• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[avareco]
Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilanto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li tute ne estis belaspekta. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Ankaŭ liaj okuloj estis kurbaj, alivorte, ili rigardis strabe. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li havis neniun religian kredon! Eble vi opinius, ke oni nomas lin ‘Ilisa la kurbulo’, sed male. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
Ĉapitro 1. Paniko
Iam antaŭe estis reĝo nomata Brahmadato, kiu regis en Benareso de norda Hindio. Iunokte li faris dek ses terurajn sonĝojn. Matene li vekiĝis en malvarma ŝvito kun sia koro bateganta brue en la brusto. La dek ses koŝmaroj preskaŭ timigis lin ĝis morto. Li supozis, ke ili signifas baldaŭ okazontajn teruraĵojn. En paniko li tuj alvenigis siajn palacajn pastrojn por peti de ili konsilojn. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Sentimeco]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la ĉasado al ordinaraj plezuroj de la homa mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio, iris al la montpiedo de Himalajo kaj fariĝis sanktulo.
Okazis, ke mankis al li salo, do li decidis eliri por peti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kune kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero oni haltis kaj starigis tendojn. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Povo de Vero]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel fiŝo en lageto de norda Hindio. Multspecaj fiŝoj grandaj kaj malgrandaj vivis kune kun la Bodisatvo en la lageto.
Okazis severa sekeco. La pluva sezono ne venis kiel kutime. Mortis la plantaĵoj de homoj, kaj sekiĝis multaj lagetoj, lagoj kaj riveroj.
La fiŝoj kaj testudoj sin ŝovis suben kaj penis sin kaŝi en koton, freneze klopodante teni sin malsekaj por eviti la fatalaĵon. La korvoj plezuriĝis de la okazaĵo. Ili penetrigis siajn bekojn en koton, eltrenis la timigitajn fiŝetojn kaj englutis ilin. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Saĝa Konsilo]
Iam la Reĝo de Arbaj Feoj mortis kiel ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Reĝo Sakao, la reganto de Ĉielo 33, nomumis novan reĝon de Arbaj Feoj. Kiel sia unua oficiala ago, la nova reĝo publikigis ordonon, ke ĉiu arba feo elektu arbon por enloĝi, kaj samtempe, ĉiu arbo plezuriĝu kun sia fea enloĝanto.
Vivis saĝa arba feo, kiu estis estro de granda klano. Li proponis al siaj membroj de la klano ne loĝi en la dise starantaj arboj. Anstataŭe estis pli sekure vivi en densaj arboj ĉe li. La saĝaj arbaj feoj ekloĝis en la arbaro proksime al sia estro.
Sed iuj arbaj feoj estis malsaĝaj kaj arogantaj. Ili diris inter si: “Kial ni devas loĝi en grupo? Ni iru al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj loĝataj de homoj. Arbaj feoj loĝantaj tie ricevas la plej bonajn oferaĵojn. Kaj ili eĉ ricevas adoradon de superstiĉaj lokanoj. Kian vivon ni ĝuos tie!”
Do ili iris al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj, kaj transloĝiĝis en dise starantajn arbegojn prizorgatajn de homoj. Poste okazis granda ŝtormo en iu tago. La vento blovegis forte kaj furioze. La grandaj kaj pezaj arboj kun branĉoj maljunaj kaj malmolaj ne plu povis stari firme en la ŝtormo. La dikaj branĉoj disfalis, arbotrunkoj rompiĝis en du partojn, kaj iuj arboj eĉ elradikiĝis. Sed la arboj en la arbaro interapogis unuj al aliaj, kaj povis kliniĝi kaj subteni reciploke en la forta vento. Do ili nek rompiĝis, nek falis.
Detruiĝis la hejmoj de la arbaj feoj en la vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. Ili kunigis siajn infanojn kaj reiris al la arbaro. Ili plendis al la saĝa klanestro pri siaj malfeliĉoj sur la disaj arbegoj en la homa regiono. Li diris: “Tio okazis al la arogantuloj, kiuj ignoras la saĝan admonon kaj mem decidis foriris.”
La moralinstruo estas: Malsaĝuloj surdas al saĝaj vortoj.