Oni notis multajn okazaĵojn en la vivo de la Budho sen preciza tempo post lia aĝo de 55 jaroj, sed la okazaĵoj en lia okdeka jaro notiĝis kaj datiĝis en Maha Parinibana Sutro.
Kiam la Budho atingis la okdekan jaron, li sentis, ke baldaŭ finiĝos lia vivo. Kvankam li suferis de maljuneco kaj malsanoj kiel ĉiuj aliaj homoj, tamen li estis malsama ol ordinaruloj. Li povis subigi la dolorajn sentojn de sia korpo per la mensaj povoj disvolviĝintaj en la supera trejnado. Lia menso ĉiam brilis kiel radianta diamanto eĉ se lia korpo malfortiĝis.
En la lasta jaro de sia vivo, li decidis pasigi siajn lastajn tagojn en kvietaj kaj simplaj ĉirkaŭaĵoj de Kusinago, malgranda vilaĝo en norda Hindio. Li preferis forlasi grandajn kaj prosperajn urbojn kiaj Raĝagaho kaj Sravastio, kiuj estas plenaj de homoj, komercistoj kaj reĝoj.
Li ekvojaĝis de Raĝagaho, la ĉefurbo de Magadho. Li iris piede, akompanate de Anando kaj multaj disĉiploj. La vojo estis tre longa kaj ili trapasis multajn urbojn kaj vilaĝojn dum la vojaĝo. Tiam, jam forpasis Rahulo kaj Jasodara, kaj ankaŭ Mogalano kaj Ŝariputo, ambaŭ ĉefaj disĉiploj de la Budho.
En la vojaĝo, la Budho turnis sian penson al la bonstato de la monaĥa komunumo. Multaj instruoj de la Budho temis pri la admono, kiel la monaĥoj kondutu por garantii, ke la komunumo iros bone post lia forpaso. Li rememorigis siajn disĉiplojn pri ĉiuj instruoj al ili.
Li memorigis la disĉiplojn pri la instruo praktiki sep ŝtupojn de iluminiĝo. Lia alia instruo temis pri la kvar metodoj, por ke oni kontrolu, ĉu iu instruo vere devenis de la Budho, komparante ĝin kun la Vinajo, kiu estas la disciplina regularo por la komunumo, kaj la sutroj, kiuj estas la instruoj de la Budho.
La instruo, kiun la Budho donis fojfoje dum multaj restadoj en la lasta vojaĝo, estis prediko pri la fruktoj el sekvado al la tri partoj de Nobla Okera Vojo — moraleco, koncentrado kaj saĝo, kiuj povos helpi al liaj disĉiploj atingi liberiĝon el ĉiuj suferoj.
La Budho subite malsaniĝis nelonge post kiam li venis al Beluvo en la pluva sezono. Lin ege atakis la mortigaj doloroj de grava malsano. Sed li eltenis tion senplende per la pura menso kaj memregado. Li pensis: “Mi devas prediki al la disĉiploj kaj adiaŭi la komunumon antaŭ mia morto. Mi subigu la malsanon per mia forta volo.” Li subigis la malsanon kaj ĝi cedis.
Kiam li ekresaniĝis, li iris el la monaĥejo, kaj sidiĝis sur la sidejon pretigitan por li. Anando iris al li, sidiĝis apude kaj diris: “Mi jam vidis, kiel suferas la Honorulo. Je la vido de tio mia korpo tiel senfortiĝis kiel plektokreskaĵo. Sed mi estas iom trankvila, pensante, ke la Honorulo ne forpasos antaŭ ol doni la lastan instruon al la komunumo.”
”Do, Anando, ĉu la komunumo ion deziras de mi?” diris la Budho. “Nun la Perfektulo ne opinias, ke li gvidos la komunumon aŭ ke ĝi dependos de li. Anando, mi jam maljuniĝis kaj venis al mi la vivfino. Finiĝos mia homa vivo. Do Anando, ĉiu el vi devas fari la Darmon via insulo kaj rifuĝu en nenio alia. Post mia forpaso, kiuj ajn faros la Darmon siaj insulo kaj rifuĝejo, tiuj fariĝos insuloj al si mem kaj estos miaj plej bonaj disĉiploj.”
Malgraŭ siaj maljuneco kaj senforteco, la Budho daŭre instruis la Darmon al siaj disĉiploj, utiligante ĉiujn okazojn. Li ankaŭ almozpetis kiam ne estis privataj invitoj de vilaĝanoj en Beluvo.
La Budho sin vestis frue iumatene, kaj iris en Urbon Vesalio kun bovlo por almozpeti. Kiam li revenis, li diris al Anando: “Prenu maton, Anando. Ni iru al Sanktejo Ĉapalo por pasigi la tagon.”
Ili sidiĝis sur maton kaj la Budho parolis pri la plezuraj ĉirkaŭaĵoj de ĉiuj sanktejoj en Vesalio, kaj diris al Anando poste:
”Kiam iu ajn jam praktikis kaj disvolvis la kvar metodojn de atingo, li povas vivi tre longe se li deziras. Mi jam tute mastris la kvar metodojn de atingo, do se mi tiel deziras, mi povas vivi pli longe.”
Kvankam la Budho donis klaran sugeston, Anando ne kaptis la aludon kaj sekve petis la Budhon vivi pli longe per lia kompatemo kaj por la bono, profito kaj feliĉo de multaj vivestaĵoj. Tiam Anando preterlasis la okazon pro konfuziĝo en la menso.
La Budho diris al li: “Vi povas forlasi min por momento.” Anando eliris kaj sidiĝis sub proksima arbo.
La Budho iris eksteren. Li instruis la serĉantojn de la Vero kiel vidi la veran naturon de aferoj, kaj montris al ili la vojon sin liberigi el ĉiuj suferoj de la vivo. La Budho pensis pri siaj longjaraj instruoj, kiujn li donis por plenumi sian devon. Li sentis, ke li jam donis ĉiujn necesajn instruojn al siaj sekvantoj monaĥaj kaj laikaj. Ili ne nur sekvis liajn instruojn, sed ankaŭ kapablis instrui aliajn. Li do decidis ne plu vivi longe, kaj anoncis al Anando, ke li forpasos post tri monatoj.
Nur tiam Anando ekmemoris, kion diris la Budho antaŭe, kaj tuj petis, ke la Budho vivu pli longe por la bono kaj feliĉo de ĉiuj vivestaĵoj.
”Jam sufiĉe, Anando, kaj ne petu min plu. Jam pasis la tempo por fari tian postulon. Ni iru al la halo kun pinta tegmento en Granda Arbaro,” diris la Budho.
Kiam ili iris en Grandan Halon, la Budho diris: “Anando, iru kaj alvenigu ĉiujn monaĥojn loĝantajn en Vesalio. Petu ilin kolektiĝi en Halo Servo.” Kiam ĉiuj monaĥoj alvenis, li diris al ili: “Lernu kaj praktiku ĉiujn miajn instruojn, por ke la sankta vivo restu por la bono kaj profito de multaj vivestaĵoj.”
”Ĉiuj vivestaĵoj devas maljuniĝi kaj morti. Laboru diligente por via liberiĝo. Forpasos la Honorulo ĉe la fino de tri monatoj. Mia aĝo plene maturiĝis; mia vivo jam venis al la fino. Estu diligentaj, atentemaj kaj virtaj. Gardu vian propran menson. Kiu diligente observos la Darmon kaj Disciplinon, tiu forlasos la cirklon de renaskiĝoj kaj liberiĝos el la sufero.”
Ĉiuj disĉiploj de la Budho tristiĝis aŭdinte la malĝojan informon pri la baldaŭa forpaso de la Budho. Ili ĉiuj iris al la Budho por esprimi sian lastan estimon krom monaĥo nomata Damaramo. Neniu sciis, kial li ne venis, kaj ĉiuj suspektis, ke li estas nek lojala nek fidela al la Budho.
Oni raportis tion al la Budho. La Budho alvenigis Damaramon por ke li ekspliku al la aliaj, kial li ne alvenis. Damaramo klarigis, ke la Budho forpasos post tri monatoj, do li pensis, ke estos la plej bona metodo honori la instruiston, se li atingos arahantecon antaŭ la forpaso de la Budho.
”Bonege, bonege! Ĉiu, kiu amas min, devas sekvi la ekzemplon de Damaramo. Li honoras min plej multe ol tiuj, kiuj praktikas mian instruon plej bone,” laŭdis la Budho. La Budho decidis daŭrigi sian lastan vojaĝon en la sekva mateno. Lia nova celloko estis malgranda vilaĝo de Pavao.
Kiam la Budho vivis en Nalando ĉe Pravarika Arbaro, viro nomata Kevado iam iris al li, esprimis sian estimon kaj proponis: “Sinjoro, Nalando estas evoluinta urbo. La lokanoj estas prosperaj kaj ili havas fortan konfidon al la Honorulo. Estus pli bone se vi ordonus al monaĥo montri miraklon de supernatura povo, por ke la homoj de Nalando konfidu al la Honorulo pli forte.”
La Budho respondis: “Kevado, mi ne instruas la Darmon al la bikŝuoj tiamaniere.” La Budho respondis same kiam Kevado petis lin en la dua kaj tria fojo. Poste la Budho diris, ke ekzistas tri specoj de supernaturaj povoj:
Estas miraklo de supernatura povo aperigi multajn homojn, trapasi murojn, flugi en la aero kaj iri sur la akvo. Ĉio ĉi estas fizikaj agoj ne plenumeblaj por ordinaraj homoj.
Estas supernatura povo legi la menson de aliaj homoj.
Estas supernatura povo gvidi homojn per taŭgaj metodoj laŭ iliaj mensaj disvolviĝoj por iliaj propraj bonoj.
Se oni prezentas la antaŭajn du supernaturajn povojn por impresi homojn, tio similas al prezentado de magiistoj. Monaĥo, kiu praktikas tiajn mondajn miraklojn, suferas de honto, humileco kaj malŝato. Tiaj aktivadoj povas impresi kaj gajni konvertojn kaj sekvantojn, sed ne kondukas homojn al la iluminiĝo por liberigi ilin el la suferado.
La tria speco de supernatura povo, kvankam tiel nomata “miraklo”, helpas homojn liberiĝi el la suferado. Tio estas la nura supernatura povo taŭga por praktiki.
La nuraj mirakloj, kiujn oni devas prezenti estas jenaj: Kiam vi vidas iun plena de pasio, avido kaj deziro, vi instruas al tiu, kiel sin liberigi el la pasio, avido kaj deziro; kiam vi vidas, ke iu estas sklavo de malamo kaj kolero, vi uzas viajn povojn por helpi al tiu regi siajn koleron kaj malamon; kiam vi renkontas iun, kiu estas malsaĝa kaj ne povas kompreni la veran naturon, ke ĉio estas efemera, sufera kaj sendependa en la mondo, vi uzas viajn povojn por helpi tiun forigi sian sensciecon. Tio estas taŭgaj “mirakloj”, kiujn vi povas prezenti.
Tiu admono al Kevado ankaŭ kondukis disciplinan regulon, kiu detenas monaĥojn apliki miraklojn por impresi homojn kaj gajni konvertojn sen helpi ilin al iluminiĝo. Tio estis klara en la okazo de Pindolo.
Arahanto Pindolo Baradŭaĝo famiĝis pro siaj supernaturaj povoj. Kun intenco, ke tiu ĉi monaĥo montru siajn magiajn povojn, riĉulo metis belan bovlon sur la pinton de altega loko kaj instigis al ĉiuj sanktuloj depreni la bovlon. Se iu povos tion fari, tiu rajtos posedi la bovlon.
Pindolo Baradŭaĝo flugis supren kaj deprenis la bovlon tre facile. Li tion faris por montri al la riĉulo, ke ekzistas sanktuloj en la mondo, pri kio tiu ne kredas. Kiam la Budho informiĝis pri la okazaĵo, li ordonis al Pindolo Baradŭaĝo alporti la bovlon. La Budho rompis la bovlon en pecetojn antaŭ la monaĥa amaso, dirante: “Mi malĝojas pro via montrado de fizikaj povoj. Vi ne plu rajtas tion fari nur por impresi homojn simplajn kaj sensciajn.”
La Budho ekvojaĝis al la nordo de Raĝagaho akompanate de Anando kaj multaj aliaj monaĥoj. Ili kutime haltis en ĉiu urbo kaj vilaĝo, kaj restis tie dum iom da tempo, por ke la Budho instruu la Darmon al la lokanoj.
Ili haltis ĉe loko nomata Halo Briko en malgranda vilaĝo Nadioko. Hazarde okazis, ke en la vilaĝo forpasis kelkaj monaĥoj kaj laikaj budhanoj, do Anando volis scii la estontan staton de tiuj mortintoj.
La Budho diris, ke ili ĉiuj jam atingis almenaŭ unu el la ŝtupoj de sankteco ĉar ili jam praktikis tion, kion ili lernis. Li daŭrigis: “Morto estas tute natura por homoj. Sed vi lacigus min se vi farus tian demandon ĉiufoje kiam mortas homoj. Do mi donos al vi kurson nomatan ‘La Spegulo de la Darmo’ per kiu nobla disĉiplo povas prediki por si mem: ‘Por mi estas ne plu suferoj, nek statoj malbonaj kaj malaltaj. Mi estas sotapano anstataŭ viktimo, kiu estas destinita refali en malaltajn statojn. Mi certas pri la fina iluminiĝo.’ “
”Anando, kio estas la Spegulo de la Darmo? Nobla disĉiplo havas absolutan kredon je la Budho, Darmo kaj Samgo. Pro la kredo, li elspezas multe da tempo por konsideri aŭ pensi pri la grandaj kvalitoj de la Tri Juveloj. Tiuj pensoj helpos lin disvolvi la grandajn kvalitojn en si mem kaj la povon koncentri sian menson. Tiuj rezultoj helpos lin atingi sotapanon, kiu estas la unua ŝtupo de sankteco.”
”Posedante la Spegulon de la Darmo, nobla disĉiplo povos prediki por si mem, ke li ne plu falos al malaltaj statoj, kiaj infero, mondoj de besto, malsata spirito kaj aliaj estaĵoj suferaj kaj malfeliĉaj.”
Post la kurso ĉe Nadioko, la Budho kaj liaj disĉiploj daŭrigis la vojon al Vesalio.
Kastismo jam firme establiĝis en Hindio en la vivperiodo de la Budho. Laŭ la kasta sistemo, la sociaj pozicioj estas deciditaj de homaj naskiĝoj kaj oni ne povas ŝanĝi ilin en la tuta vivo. Ekzistas kvar homaj kastoj en la socio:
La bramanoj aŭ pastroj, kiuj deklaras, ke ili estas la plej puraj homoj kaj el la plej alta kasto.
La militistoj
La komercistoj
La elpelituloj, kiujn oni opinias el la plej malalta kasto. Ili fariĝas laboristoj kaj servistoj, faras ĉiujn fizikajn laborojn kaj estas rigardataj kiel sklavoj.
La Budho kondamnis la kastismon, kiun li opiniis maljusta. Li asertis, ke en ĉiu kasto troviĝas homoj malicaj kaj kruelaj, kaj ankaŭ homoj virtaj kaj bonkoraj. Ĉiu homo farinta malbonon estas punata laŭ sia karmo malgraŭ la kasto, al kiu li apartenas. Li diris, ke oni rigardas iun el alta aŭ malalta kasto laŭ ties bonaj aŭ malbonaj kondutoj. Do la Budho opiniis, ke la boneco de kondutoj decidis la homan kaston anstataŭ la naskiĝo.
La Budho prezentis la ideon de plialta valoro je homaj moraleco kaj egaleco anstataŭ en kiu familio aŭ kasto la homo naskiĝis. Tio ankaŭ estis la plej frua klopodo nuligi malestimon kaj sklavecon en la homa historio.