Diskuto:1. 1-8

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi ŝanĝis la vorton "terminalo" al "termino", ĉar la du vortoj malsamas (terminalo estas informadika termino dum la tiel nomata "termino" estas uzata en terminologio). Mi gratulas vin por la zorgo, kiun vi montris en tiuj tekstoj: ili estas tute klaraj, malgraŭ ilia malfacileco por la esprimo. Mi tamen rimarkis en la teksto la esprimon "reteno de la naturo", por doni difinon al la koncepto "akvo", per atento al la konsidero de "malsekeco". Ĉu vi povas doni aliajn difinojn, pri aliaj konceptoj, kiuj rilatas ekz. al perforto, do pri pli moralaj instruoj. Aldone, mi konsilas al vi uzi la PIVajn vortojn, en la difino de vorto kiel "akvo", nome ekz. "likvo". Aŭ citi komunajn vortojn, plej troveblajn en la naturo, kiel pluvo, maro, lago, rivero.

Dankon por viaj penoj, por klare difini la konceptojn. Mi esperas por vi plenan kontentiĝon en tiuj studoj kaj serĉoj. Kore. --Petrochib 03:06, 19. Feb 2014 (CST)