Uzanto-Diskuto:Petrochib

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Kiu estas "Ĉan E"?

Eble, vi povos respondi plian demandon: kiam vi elsendos novajn erojn pri reta radio? Mi salutas kaj dankas anticipe. --Petrochib 21:01, 27. Sep 2014 (CST)


Saluton, kara amiko!

Dankon por via zorgo pri la retradio. Mi intencis partopreni kelkmonatan meditadon, do eble ĝi rekomenciĝos en la venonta jaro kiam mi finos la meditadon, tamen, se la intenco de meditado ne estas sukcesa, la retradio rekomenciĝos post ne tre longe.

"Ĉan E" estas nomo de diino laŭ ĉina legendo. Ŝi loĝas solece en la palaco sur la luno.

Laŭ legendo, antaŭe troviĝis dek sunoj. Ili estis arbitraj pri sia devo laŭvice rondiri la teron. Jen ili ĉiuj eliris kune kaj per sia varmo bruligis la teron, jen neniu el ili eliris, kaj pro tio nia mondo dronis en mallumo kaj malvarmo. Tio ege kolerigis heroon, kiu havis nomon "Hou Yi" kaj estis edzo de Chan E. Per pafado de sagoj li faligis naŭ sunojn kaj lasis nur unu sunon en la ĉielo, do la lasta suno povis fari nenion ol plenumi sian devon devigite.

Pro la ago de la heroo, la homoj vivis feliĉe, kaj pro iliaj amo kaj dankemo, ili elektis Heroon Hou Yi kiel sian estron. Wan Mu, la ĉiela reĝino, regalis lin en la ĉielo kaj donacis al li eliksiron, kiu povas daŭrigi la eternan vivon al homo. Hou Yi transdonis la eliksiron al sia edzino Ĉan E por prizorgi. Iutage, dum la Hou Yi eliris, lia lernanto malbona, kiu ĉiam provis damaĝi homojn, sin trudis en lian domon por rabi la eliksiron de Ĉan E per forto. Por protekti la eliksiron kaj savi homojn, Ĉan E metis ĝin en sian buŝon kaj englutis. Je tio, ŝi fariĝis diino kaj flugis sur la lunon. Tio okazis en la 15-a de la oka monato laŭ ĉina kalendaro, do por rememorigi la bonkoran Ĉan E, en tiu tago ĉiujare oni manĝas specialan kukon, kiu similas al la luno kaj nomiĝas Lun-kuko, kune kun siaj familianoj sub la luno.


Kara amiko! Dankon por via zorgo pri miaj demandoj. Mi forviŝis la komencon de tiu teksto, ĉar mi intencas presi vian respondon, kalkulante ĝin montri al la edzino de mia frato, kiu estas ĉindevena. Mi baldaŭ emeritiĝos el la profesio de poŝtisto aŭ pli ĝuste leter- kaj pakaĵportisto. Nun mi aĝas 62 jarojn. Sukceson por via meditado kaj ĉion plej bonan! Petro


Dankon por via bondeziro, kaj gratulon por via "liberiĝo".

Miaohui



Mi dankas por via daŭrigado koncerne la tekstojn. Kio estas " ĝjaŭziojn" ? Tio estas tute stranga vorto. Antaŭdankon por la klarigo.


Dankon por via atentigo, kara samideano. Mi publikigis afiŝon pri la manĝaĵo kun fotoj en mia forumo, kaj poste mi skribos iom pli multe pri ĝjaŭzio kiam mi estos libera. Ĉion boann al vi! Miaohui http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,576.msg1014.html#msg1014



Mi tutkore dankegas pro la fotoj koncerne "ĝjaŭzio". Mi ne scias, kiel elparoli tiun vorton, tro "ĉinan" por mia lango, kiu estas ne tiel lesta aŭ movebla ! Kiam vi reaŭdigos elsendojn ? Ĝis Petro