2. Malsaĝulo melkas bovinon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  2. Malsaĝulo melkas bovinon   Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj kolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi kolektos lakton ĉiutage, la lakto multiĝ...')
 
Linio 1: Linio 1:
 
  2. Malsaĝulo melkas bovinon
 
  2. Malsaĝulo melkas bovinon
  
  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj kolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi kolektos lakton ĉiutage, la lakto multiĝos, kaj mi ne havas sufiĉe da tenejoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Tio estas malpli bona ol lasi la bovinon konservi ĝin en la stomako. Mi melkos la lakton nur ĉe la festeno.
+
  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj kolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi kolektos lakton ĉiutage, la lakto multiĝos, kaj mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Tio estas malpli bona ol lasi la bovinon konservi ĝin en la stomako. Mi melkos la lakton nur ĉe la festeno.
  
  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.
 
  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.

Kiel registrite je 21:19, 7 Jan. 2014

  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpretigis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por elpreni la lakton, sed la bovino ne plu povis doni lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.

  Iuj ankaŭ estas tiel malsaĝaj. Ili volas havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos. Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj kia akvo kaj incendio, aŭ ili perdis vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.