2. Malsaĝulo melkas bovinon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  2. Malsaĝulo melkas bovinon

  Antaŭe malsaĝulo volis regali gastojn, kaj ekkolektis lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto multiĝos. Mi ne havas sufiĉe da tenujoj por ĝi, kaj krome, ĝi facile ranciĝos. Estas plibone lasi la bovinon konservi lakton en la stomako. Mi prenos la lakton nur dum la festeno.

  Pensinte pri tio, li ligis la bovidon aparte de la bovino.

  Monaton poste, li bonvenigis gastojn kaj ekpreparis la festenon. Tiam li alkondukis la bovinon por melki ĝin, sed la bovino ne plu donis lakton. La gastoj aŭ koleris aŭ ridis je tio.

  Iuj ankaŭ estis tiel malsaĝaj. Ili volis havigi al si meriton de almozdono, sed diris: “Mi faros grandan almozon kiam mi riĉiĝos.” Sed post nelonge ilia havaĵo perdiĝis pro la estroj, rabistoj aŭ la fatalaĵoj pro akvo kaj incendio, aŭ ili perdis la vivon. Se oni ne faras la almozdonon senprokraste, la rezulto estos sama.