1. 1-8

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1. D: Kio estas Budhismo?

  R: Laŭ ĝenerala opinio, Budhismo estas religio kun sia kronika literaturo, ritoj, kutimoj, monaĥa komunumo (religia organizo) kaj aliaj. Laŭ pli specifa ekspliko, ĝi estas la instruo de la Budho, kaj laŭ ĝia speciala signifo, ĝi estas la budha darmo.

  2. D: Kio estas "Darmo"?

  R: "Darmo" ("Dharma" en Sanskrito kaj "Dhamma" en Pali) signifas "Reteni ĝian naturon, tiel ke oni povas rekoni ĝin". Tio signifas, ke ĉiuj aferoj havas siajn proprajn kvaliton kaj formon (S. prakrti kaj laksana, P. pakati kaj lakkhana), kaj tenas sian propran trajton, per kiuj oni povas percepti ilin kiel ili estas. Ekzemple, akvo tenas sian trajton de malsekeco kaj agas laŭ la fiksita signo de akvo, tiel ke oni povas rekoni ĝin kiel akvon kiam ili vidis ĝin. Alie, se io ne havas trajton de malsekeco sed konformas al diversaj reguloj, oni ne povas havi de ĝi koncepton de akvo. Do Budhismo rigardas ĉion kiel "darmon". La termino "ĉiuj darmoj", "ĉiu darmo" aperintaj en budhismaj kanonoj signifas "ĉiujn aferojn" aŭ "universan ekzistecon". Laŭ tiu interpretado, la instruoj faritaj de la Budho surbaze de lia empiria komprenado de dharmo ankaŭ estas "Darmo", ĉar ili konformas al la principon de "Retenanta ĝian propran naturon, tiel ke povas esti rekoni ĝin."

  3. D: Ĉu la Budho estas dio?

  R: Ne, la Budho ne estas dio. Li estis homo, kiu vivis en la sesa jarcento a. K. Li havis siajn nomojn propran kaj familian. Lia propra nomo estis Sidarto (S. Siddhartha, P. Siddhattha ) kaj lia familia nomo estas Gotamo (S. Gautama, P. Gotama). Ĉar li apartenas al Ŝakja klano, oni ankaŭ nomis lin Ŝakjamunio, kiu signifas saĝulon de la Sakja klano.

  4. D: Kial la Budho nomiĝis "Fo" en la ĉina lingvo? Kion ĝi signifas?

  R: "Fo" estas mallongigo de "Fotuo" kiun oni uzas por traduki la vorton "Budho". (La ideogramojn uzatajn por "Fotuo" oni prononcis kiel "buda" en la tempo de la tradukado.) Budho signifas "iluminiĝinton" aŭ "vekiĝinton". La termino "Buddha" ekzistis en Hindio de la fruaj tempoj, sed Budhismo atribuis tri aldonajn signifojn al ĝi. Ili estas: (1) iluminiĝo (Sambodhi, kiu signifas tutan konon al la trajto kaj formo de ĉiuj darmoj kiel ili estas); (2) Perfekta iluminiĝo (Samma-sambodhi, kiu signifas iluminadon ne nur al si mem, sed ankaŭ egale kaj universale al aliaj); (3) Plej supera iluminiĝo (Anutara samma-sambodhi, kiu signifas, ke ies saĝo kaj atingo atingis la plej altan kaj plej perfektan sferon en iluminado al ambaŭ si mem kaj aliaj)

  5. D: Ĉu estas aliaj budhoj krom Ŝakjamunio?

  R: Budhismo asertis, ke estis homoj, kiuj atingis budhecon en la pasinteco, kaj estos homoj, kiuj fariĝos budhoj en la estonteco. Estas eble por ĉiuj homoj atingi iluminiĝon. Do ni diras "Ĉiuj vivestaĵoj havas Budhan naturon, kaj ĉiu vivestaĵo kun budha naturo povas atingi budhecon."

  6. D: Ĉu la ĉina termino "Rulaifo 如来佛" estas alia budho aŭ identa kun Ŝakjamunio aŭ?

  R: La ĉina terminalo "Rulai" signifas Tatagaton, kiu estis tradukita el sanskrita vorto "Tathagata". "Ru" signifas verecon (tathata) aŭ "laŭ la realeco (Yathabhutam), kiu estas plej ekstrema realeco de ĉiuj darmoj, dum "lai" signifas "veni". "Rulai" (Tathagata) estas interpretita en budhismaj verkoj kiel "veno per la vojo de Tatagato" aŭ "veno laŭ la realeco". Tatagato estas ĝenerala termino kaj alia nomo por "la Budho". Tiel Gotamo Budho povas nomiĝi Gotamo Tatagato, kaj Amita Budho povas nomiĝi Amita Tatagato.

  7. D: Ĉu Amitabo kaj Ŝakjamunio ne estas sama budho?

  R: Ne. Amita Budho aŭ Amitabo estas la Budho de alia mondo. La ĉina termino "Amituofo" estas transliterado de sanskrita termino "Amitha", kiu signifas "senliman lumon".

  8. D: Kio estas la signifo de "Nanmo Fo" (南无佛)? Kial ĝi prononciĝas kiel "Namo Fo"?

  R: "Namo" estas la transliterado de la sanskrita "Namo". Oni uzis la ĉinajn ideogramojn "南无" ĉar ilia prononco estas simila al "namo" en antikva tempo kiam la termino kondukiĝis en Ĉinio. Do la prononco ankoraŭ restas nun en partoj de regionoj en provincoj Guangdong kaj Fujian en Ĉinio. "Namo" signifas saluton aŭ omaĝon. Eĉ hodiaŭ kiam hindoj renkontiĝas, ili kutime diras "Namaste" kiu signifas "Omaĝon al vi".