1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  1-8. La rakonto de Monaĥo Sariputo

  Kiu prenas la veron kiel malveron

  kaj la malveran kiel la veran

  Tiu neniam atingos la verecon

  Vagante en la kampo de misformita penso

  Kiu scias la veran kiel veran

  Kaj la malveran kiel malveran

  Tiu atingas la verecon

  Irante en la kampo de bone formita penso

  Restante en Veluvano, la Bambueja Monaĥejo en Raĝagaho, la Budho parolis tiujn versaĵojn rilate al Sanĝajo, la antaŭa instruisto de la Ĉefaj Disĉiploj, la Estimataj Sariputo kaj Moganano, kiuj estis antaŭaj Upatiso kaj Kolito.

  Antaŭ la naskiĝo de la Budho, ne malproksime de Raĝagaho estis du bramanaj vilaĝoj nomataj Upatiso kaj Kolito. Iutage la bramana edzino Rupasari loĝanta en Upatisa Vilaĝo gravediĝis, kaj en la sama tago, alia bramana edzino Mogali loĝanta en Kolita Vilaĝo same gravediĝis. Oni diris, ke por sep generacioj tiuj du familioj havis firman amikan rilaton inter ili. Ili ekprotektis la gravediĝon de la estontaj patrinoj en la sama tago. Atendite dum dek monatoj laŭ luna kalendaro ĉiu el ambaŭ virinoj naskis filon.

  En la tago doni nomon al la infanoj, la filo de bramana virino Sari estis nomita Upatiso ĉar li estis la filo de klana familio en Upatisa vilaĝo; Oni nomis alian infanon Kolito, ĉar li estis la filo de klana familio en Kolita Vilaĝo. Kreskinte, ambaŭ knaboj lertis pri ĉiuj artoj kaj scioj. Kiam la juna Upatiso iris al la rivero aŭ ĝardeno por sin amuzi, lin akompanis kvincent orkoloraj portseĝoj. Junan Koliton akompanis kvincent ĉaroj tiritaj de bestoj. Ambaŭ junuloj respektive havis sekvantaron de kvincent knaboj.

  Tiam en Raĝagaho okazis ĉiujara celebrado momata Montpinta Festivalo. Oni aranĝis du sidejojn en sama loko, kaj ambaŭ junuloj spektis la ludon sidante kune. Ili ridis kiam okazis rido; ili ploris kiam okazis ploro kaj ili donis almozon kiam estis tempo por doni almozon. Tiel ili rigardis la ludon dum kelkaj tagoj. Sed iutage, kiam ili fariĝis pli saĝaj, ili ridis kiam ne okazis rido kiel en antaŭaj tagoj, ploris kiam ne okazis ploroj kaj donis almozon kiam ne okazis almozdono.

  Oni rakontis, ke la sekva penso venis al la du junuloj: "Kial ni devas rigardi tion? Ĉiuj tiuj homoj jam mortis antaŭ cent jaroj kaj ne plu vidiĝos. Ni devas serĉi metodon de liberiĝo.” Ili sidis kun tiu penso en la menso. Poste Kolito diris al Upatiso: "Amiko Upatiso, ŝajne vi ne plezuras kaj ĝojas kiel antaŭe. Krome, vi afliktiĝis melankolie. Kion vi tenas en via menso?” "Amiko Kolito. Mi sidas pensante, ‘Ne estas daŭra kontenteco en rigardo al tiuj homoj. Tio ne estas profita. Mi preferas serĉi la metodon liberigi min mem. Sed kial vi estas melankolia?” Kolito diris pri la sama afero. Kiam Upatiso trovis, ke la pensoj de Kolito estis samaj kiel la liaj, li diris: "Ni ambaŭ same pensas pri feliĉo. Do ni devas kune serĉi metodon por niaj liberiĝo kaj forlaso de la monda vivo. Sub kia instruisto ni forlasu la mondan vivon?”

  Ĝuste tiam vaganta asketo nomata Sanĝajo iris en la urbon Raĝagaho, akompanate de granda sekvantaro el vagantaj asketoj. "Ni forlasu la mondan vivon kaj fariĝu monaĥoj sub Sanĝajo,” diris Upatiso kaj Kolito. Do ili disigis kvincent sekvantojn kaj diris al ili: "Iru kun la portseĝoj kaj ĉaroj.” Kune kun la restaj kvincent sekvantoj ili forlasis la mondon kaj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo. Ekde la tago, kiam tiuj du junuloj fariĝis monaĥoj sub Sanĝajo, Sanĝajo atingis la pinton de profito kaj prestiĝo. Sed en nur kelkaj tagoj la du junuloj jam pasis la instruan limon de Sanĝajo. Do ili demandis lin: "Instruisto, ĉu vi scias la veron de ĉiuj religioj aŭ ie estas iom plia krom tio? " "Ĉi tie estas la tuta scio, do vi scias ĉion.”

    La demandojn faritajn de Upatiso kaj Kolito ankaŭ la aliaj homoj ne povis respondi; sed Upatiso kaj Kolito respondis ĉiun demandon faritan de aliaj homoj. Tiel ili vojaĝis tra la tuta lando de Rozpomo; kaj poste ili retroiris kaj revenis al siaj propraj domoj denove. Antaŭ ol ili disiĝis, Upatiso diris al Kolito: "Amiko Kolito, kiu ajn el ni atingos la senmortecon unue, tuj informu la alian." Interkonsentite, ili adiaŭis unu la alian.

  Iutage, la vaganta asketo Upatiso vidis Monaĥon Asaĝio. Upatiso diris al li: "Frato, la organoj de via senso estas trankvilaj kaj seneraraj; la brilo de via korpo estas pura kaj klara. Do pro kiu vi forlasis la mondon, frato? Kiu estas via instruisto? Kaj kies doktrinon vi lernas?” "Frato, mi nur estas novulo; Mi monaĥiĝis antaŭ nelonge. Sed nun mi proksimiĝis al la doktrino kaj disciplino de la Budho.” La asketo diris: "Mi estas Upatiso. Diru ion al mi pli aŭ malpli laŭ via kapablo. Mi komprenos la signifon en cent aŭ mil manieroj.” Upatiso fariĝis pli eksterordinara je la diro de Monaĥo Asaĝio. Upatiso tuj vizitis sian amikon Kolito kaj informis lin pri sia atingo de senmorteco. Li transdiris la saman versaĵon, kiun diris Asaĝio. Je tio Kolito atingis la frukton de Konvertiĝo. Ili decidis iri al la Budho. Ili pensis, ke li devas peti sian antaŭan instruiston Sanĝajo iri kun ili. "Vi povas iri, sed mi ne iros.” respondis Sanĝajo, "Antaŭe mi estis honora instruisto de amasego da homoj. Estas absurdaĵo por mi fariĝi lernanto denove.”

  "Ne tiel agu, instruisto,” diris Upatiso. "Instruisto, homoj adoras la Budho ekde kiam li aperis en la mondo. Ni ankaŭ iru tien. Kion vi intencas fari nun?” Sanĝajo respondis: "Amikoj, kiuj el la malsaĝuloj kaj saĝuloj estas pli multaj en tiu ĉi mondo?" "Instruisto, la malsaĝuloj estas multaj, kaj la saĝuloj estas malmultaj.” Sanĝajo diris: "Do bone, amikoj, lasu la saĝulojn iri al la saĝa monaĥo Gotamo kaj malsaĝulojn veni al mi, la malsaĝulo.” Upatiso kaj Kolito forlasis. Ĉirkaŭ ducent kvindek vagantaj asketoj el la sekvantaro de Sanĝajo ankaŭ aliĝis al la ambaŭ amikoj.

  Poste Kolito kaj Upatiso venis al la Budho kaj fariĝis liaj ĉefaj disĉiploj. Upatiso fariĝis Sariputo kaj Kolito fariĝis Mogalano. Ili raportis al la Budho kiel Sanĝajo ne volis veni al li.

  Homo interesiĝanta pri spirita progreso devas scii la spiritan valoron. Estas vere, ke materialaj aferoj ankaŭ estas necesaj. Sed ili ne valoras por serĉi post la spirita progreso. Se oni atentas pri materiala valoro, ili ne povos atingi spiritan progreson.

  Komentario:

  La paro de versaĵoj akcentas pri la graveco de propra senso pri valoro, kiu estas bazo por praktikado de spirita vojo. Nia senso de valoro estas gvido al nia vivo. La pureco kaj riĉeco de niaj vivoj dependas de nia senso de valoroj. Fakte, nia juĝo pri supereco kaj malsupereco, kaj nia feliĉo kaj la senso de nia atingo ankaŭ dependas de tiu senso de valoroj.

  Tiuj, kiuj havas malĝustan komprenon pri valoro, havas malĝustan aspiron kaj ili neniam atingos la veran riĉaĵon de vivo.