Diskuto:100. Saĝa Admono de la Patrino: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun 'Mi trovas la vorton "konsumi" neoportuna, ĉar en tiu teksto, ĝi rilatas al civitanoj, kiel trafitaj per la ago de konsumado. Laŭ mia scio, civitanoj konsumas varojn, sed inverse ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 01:15, 14 Dec. 2013

Mi trovas la vorton "konsumi" neoportuna, ĉar en tiu teksto, ĝi rilatas al civitanoj, kiel trafitaj per la ago de konsumado. Laŭ mia scio, civitanoj konsumas varojn, sed inverse la verbo ne funkcias, aŭ konstruiĝas pasive, por diri "la varoj estas konsumitaj de la civitanoj". Atente ekzamenu la difinon de "konsumi": temas pri longtempa detruado, sed ne de homoj, krom se oni uzus la prefikson "for" por montri la plenan neniigon de la substanco, kiu estas konsumita. Oni ne konsumas homojn, nur ekz. iom post iom redukti ilian forton de rezistado. Mi tamen ne bone scias kiel klarigi tiun esprimon por pli bone montri pli oportunan verbon. Mi ŝatus rilati kun la aŭtoro de tiu teksto, por tio. Mi estas Petro.