Diskuto:100. Saĝa Admono de la Patrino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi trovas la vorton "konsumi" neoportuna, ĉar en tiu teksto, ĝi rilatas al civitanoj, kiel trafitaj per la ago de konsumado. Laŭ mia scio, civitanoj konsumas varojn, sed inverse la verbo ne funkcias, aŭ konstruiĝas pasive, por diri "la varoj estas konsumitaj de la civitanoj". Atente ekzamenu la difinon de "konsumi": temas pri longtempa detruado, sed ne de homoj, krom se oni uzus la prefikson "for" por montri la plenan neniigon de la substanco, kiu estas konsumita. Oni ne konsumas homojn, nur ekz. iom post iom redukti ilian forton de rezistado. Mi tamen ne bone scias kiel klarigi tiun esprimon por pli bone montri pli oportunan verbon. Mi ŝatus rilati kun la aŭtoro de tiu teksto, por tio. Mi estas Petro.


Fine, mi opinias, ke la vorto "konsumi" havas sencon ege larĝan. Mi baldaŭ rilatos kun amiko Cherpillod [Ŝerpijo] por difini ĝin pli precize.


Laŭ samideano Ŝerpijo, la uzo de "konsumi" respondas al la tria enPIVa difino, kiu tekstas jene: "pereigi iun (la civitanoj) iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado". Nia amiko tamen trovas tiun vorton neoportuna, en la frazo de la koncerna teksto, kaj preferus elekti inter tiu kolekto de verboj : pereigos, elĉerpos, forvaporigos. Mi elektus tiun lastan, kiu rilatas al la forteco, kiu magie malaperas en tiaj okazaĵoj.


Jes, vi estas prava, kara amiko. Oni povas uzi "pereos" en la teksto, tamen mi ŝanĝis la misuzitan vorton "konsumos" per "minacos" por montri, ke la reĝa patrino intencas savi homojn anstataŭ pereigi ilin.--Miaohui



Dankon por via interveno, kiu redonas ĝustan taksadon pri la uzotaj vortoj. Vi donas vivon al tiu serĉo, mi esperas, ke ni bone kunlaboros por efektivigi plej bonajn esprimojn. Amike Petro



Mi aldonas klarigojn el LERNU, pri KONSUMI kiuj ŝajnas pli kompletaj, por ŝatantoj de ĝustaj terminoj:

KONSUMI

1. Detrui iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo:

La fajro tute konsumis nian domon. Multe da tempo kaj energio estas vane konsumitaj per miaj studoj. La urbanoj intencis forkonsumi grandan parton de mono por tiu projekto.

2. Iom post iom detrui ion, prenante ĝian substancon por sinnutrado aŭ por persona uzado:

Hieraŭ pro malapero de elektro ni konsumis multajn kandelojn. Mi jam konsumis panon, do necesas iri al la butiko. Mia aŭto estas tre neekonomia pro tro granda konsumo de benzino. La konsumado de alkoholaj trinkaĵoj ne devus superi 2 glasojn da vino ĉiutage. La plej granda konsumanto de dolĉaĵoj estas Germanio.

3. Pereigi iun iom post iom per malrapida kaj konstanta senfortigado:

Miaj fortoj estis konsumitaj post tia malfacila laboro. La konsumiteco de la infano maltrankviligis lian patrinon. Li konsumiĝis kaj fine mortis. Ĉu la sukero ankoraŭ ne konsumiĝis ĉe ni? Tiam mi konsumiĝis de malsano.

Poste, vi eble povos kompreni mian heziton por la uzo de tiu vorto, kiu tamen ne estis tiel malĝusta.



Saluton, kara amiko! Mi konsentas kun vi pri la stiloj. Ĝuste pri tio mi ne estas tro memfida pri miaj verkaĵoj kaj tradokoj, kaj prove korekti kaj modifi ilin foje kaj refoje. Mi petas, ke vi doni pli da helpo en tio. Ĉion bonan al vi! Miaohui