Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam patro diris al sia filo dum nokto: “Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por preni ion de tie.”
Aŭdinte tion, la hastema filo iris al la vilaĝo sola sen scio de sia patro en la sekva mateno. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, kun nenio por manĝi, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo.
Li do povis fari nenion alian ol reveni al sia patro.
Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: “Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sola sen mi kaj klopodis vane? Pri tio oni mokos vin.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam en izolita lando malofte vidiĝis azeno. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, tamen neniu el ili gustumis. Poste, kiam iu havigis al si virazenon, ĉiuj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis la piedojn; iuj kaptis la orelojn; iuj kaptis la voston; kaj iu eĉ kaptis la penison. Ĉiu el ili deziregis melki ĝin kaj gustumi la lakton unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke tio estas la mamo. Li do forte premadis ĝin por elfluigi lakton. Sed neniom da lakto elfluis ĝis ilia elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane kun nenia rikolto, kaj estis mokitaj de la aliaj.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano.
Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin, kaj demandis pri la kaŭzo de la malsano.
Li respondis: “Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi ne povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreno. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos vivi plue.”
La amikoj diris: “Ni elpensu bonan metodon por realigi vian deziron. Ne turmentiĝu pri tio.” Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: “Ni jam kontaktiĝis kun la reĝidino por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro.”
Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi ŝin al si mem.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi la grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno.
Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: “Ne ĉagreniĝu. Mi instruu vin, kion vi faru. Obeu min, kaj vi povos elpreni la kamelan kapon. Vi devas detranĉi ĝian kapon unue, kaj la kapo elurniĝos per si mem poste.”
La posedanto de la kamelo do dekapigis la kamelon per tranĉilo laŭ la maljunulo. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj aliaj religianoj en lia regno devu sin lavi puraj; se ne, oni skurĝos aŭ punos ilin per peza laboro.
Iu bramano portis vakan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Kiam iu verŝis akvon por li, li forverŝis ĝin dirante: “Mi ne lavu plue. Lasu la reĝon lavi por si mem.”
Por eviti la punon de la peza laboro laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne sin lavis.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti