Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam simio estis batita de plenaĝuloj, sed ĝi ne aŭdacis sin venĝi kontraŭ ili, ĝi do verŝis sian koleron sur la infanojn.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone, li demandis ĝian mastron: “Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?”
La mastro respondis: “Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas bone.” La kamparano ekagis laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li pretis semi. Tiam li ektimis, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: “Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj.”
Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis sub tretado de la kvar viroj. Oni priridis lin pro tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj. Kiam la filo enarbariĝis sola, urso mordis lin kaj per ungoj vundis lin. Li do rapide elkuris al la akompanantoj.
Vidinte la vundon de la filo, la patro ekmiris kaj demandis lin: “Kio okazis al vi?” La filo respondis al la patro: “Besto kun longa hararo vundis min.”
La patro do iris kun la akompanantoj en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte feon kun longa hararo, li levis la pafarkon. La aliaj diris al li: “Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la suferiginton de via filo.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

80. Klistero

Iam iu suferis de interna malsano kaj konsultis kuraciston. La kuracisto diris, ke li devas kuraci lin per klistero. Dirinte, li ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo.
Sed antaŭ ol la kuracisto revenis, la malsanulo englutis la preparitan medicinaĵon. Pro tio lia ventro ŝveliĝis, kaj suferigis lin multe. Li neniel povis elporti tion plue.
Reveninte, la kuracisto miris, kaj demandis al la malsanulo: “Kio okazas al vi? “La malsanulo respondis: “Mi englutis la medicinaĵon por klistero, kaj suferas de tio neelporteble.”
La kuracisto riproĉis lin: “Vere malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel oni prenu ĝin.” Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: “Prenu benkon al la ĝardeno, por ke mi ripozu sur ĝi.”
La subulo hontis tion fari, li do respondis al la reĝo: “Mi ne kapablas porti permane. Mi preferas porti ĝin dorse.” La reĝo do ordonis, ke oni metu tridek ses benkojn sur lian dorson, ke li portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de aliaj.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti