Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 64. Dek Unu Vivdaŭroj kiel Bovo
 
 
 

 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   En ĉirkaŭ 1815, viro nomata Lin Ziĉji mortis. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis bona homo.
Lin trovis, ke li estas en la Infero. Tie estis juĝejo, en kiu la prijuĝadon prezidis la Reĝo de la Infero. La intendantoj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide alian homon morti. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de oniaj propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de feoj aŭ diabloj.
Kuracisto Ĝin Ĝi estis trenita al la juĝejo. "Ne. Mi ĵus mortis. Tio eble estas la juĝejo, kie mi estos juĝata." Pensante pri tio, li ektimis.
"Genuiĝu, aĉulo!" hurlis la intendantoj. Ĝin Ĝi genuiĝis, kaj rimarkis, ke iu alia ankaŭ genuas ĉe li. Tiam li konsciis, ke li konas lin. -- Li estis neniu alia ol lia amiko Li Pi, la loka buĉisto.
Li Pi ne plu estis tiel amika kiel antaŭe. Kiam li vidis kuraciston Ĝin, li montris per sia fingro al lia vizaĝo kaj raportis al la reĝo, "Ĉio estis lia kulpo. Ĝuste li! Se li ne manĝus bovaĵon, mi tute ne mortigus bovojn. Kaptu lin kaj lasu min for!"
Ĝin Ĝi tute ne imagis pri tio! Li refutis haste, "Via Reĝa Moŝto, se li ne mortigus bovojn, mi tute ne manĝus viandon." Li Pi furioziĝis de tio, kaj la intendantoj haste distiris ilin.
La Reĝo ekbategis la tablon per sia pugno: "SILENTU! Unu mortigis kaj la alia manĝis. Vi ambaŭ same kulpas!"
"Ĉu vi ne havas konsciencon? Bovoj plugadis teron por kreskigi plantaĵon por vi. Vi havis nenian dankemon, kaj eĉ manĝis la senkulpajn bestojn. Se oni manĝas pli da bovaĵo, pli da bovoj mortas de tio. Se oni manĝas malpli da bovaĵo, malpli da bovoj mortas de tio. Se oni manĝas neniom da bovaĵo, neniu bovoj mortas de tio. Ĉu vi ambaŭ komprenas tion?" Ili kapjesis obeeme.
"Li Pi! Pro viaj kulpoj kontraŭ la vivestaĵoj kaj kontraŭ via konscienco, vi estu kondamnita al infero, kie vi suferos de turmentoj ĝis vi havos bonan lecionon. Fortrenu lin!" La demonoj ĝojplene fortrenis la vekriantan buĉiston, piedbatante lin senĉese.
"Kuracisto Ĝin Ĝi! Vi manĝis bovaĵon tro multe. Ĉiufoje, kiam ĉiu ajn malsanulo invitis vin al festeno, vi insistis manĝi bovaĵon. Ĉu vi scias, kiom da bovoj vi jam formanĝis? Ĉu vi konfesas vian kulpon?" Kuracisto Ĝin mallevis la kapon kaj jesis.
"Krom tio, dek unu malsanuloj mortis pro viaj malsaĝo kaj senatento."
"Por viaj kulpoj, mi kondamnu vin fariĝi bovo por dek unu vivdaŭroj. Vi pagos viajn ŝuldojn al la viktimoj de via misago. Vi finos ĉiun vivon sub la buĉistaj tranĉiloj, kiel pago pro tio, ke vi kaŭzis suferon al la senkulpaj vivestaĵoj. Fortrenu lin!" Kuracisto Ĝin vekriis kiam la demonoj eltrenis lin ekster la juĝejon.
"Kaj vi!" la reĝo sin turnis al Lin, parolis en malsama tono, "Vi estas fidela al viaj gepatroj kaj lojala al via lando. Estas ne via fino, do vi povas reiri. Sed memoru, ke vi informu al ĉiuj, kion vi vidis ĉitie, por ke ili ne plu mortos pro la simila prejuĝado."
Je tio, Lin Ziĉji reviviĝis.