Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 65. Plugadi kiel Bovo
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Bodisatvo Ksitigarbo (ĉine: Di Zang) estis tiel bonkora, ke li iris en la Inferon por savi la suferantajn animojn.
   En iu templo sur Naŭ-Flora Montaro en Anhŭi-provinco vi povas vidi la korpon postlasitan de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da kredantoj iris omaĝi al li, kaj inter tiuj estis malica viro nomata Djaŭ Zŭan.
   Li ŝatis manĝi viandon, precipe bovaĵon. Bovoj estas grandaj obeemaj bestoj. La ĉinaj kamparanoj kutime plugas per bovoj, do bovaĵo estas tabuo por plejparto de ĉinoj. En la templo, kiun ili vizitis, ili vidis bildon instrui homojn esti konkoraj al bovoj.
   Djaŭ opiniis malsame. Li snifis kaj diris: "Mi ne! Mi sciigu al vi. Mi ne povas ne manĝi bovaĵon."
   Apenaŭ li eldiris la vortojn, li subite falis teren kaj ekspasmis kun ŝaŭmo en la buŝo.
   "Li profanis la templon!" la tuta grupo genuiĝis por peti Ksitigarbon indulgi Djaŭ. Djaŭ ĉesis ekspasmon, sed ŝajnis, ke li tute ne scias, kiu kaj kie li estas.
   Liaj amikoj metis lin sur blankardon kaj portis lin al la domo de lia parenco, kiu loĝas proksime. "Ni ne havas litĉambron por li, lasu lin loĝi en la legoĉambro," diris lia parenco. Timante, ke li denove svenos de ekspasmo, ili do ligis lin al la kuŝlito por porti lin hejmen en la sekva tago.
   La sekvan matenon, oni malfermis la pordon kaj trovis mirigite, ke la legoĉambro aspektas kiel blovita de tajfuno. Ĉiuj mebloj renversiĝis, la libroj kaj paperoj kovris la plankon. La lankovrilo, kiun oni metis sur la korpon de Djaŭ, jam dispeciĝis. Djaŭ jam sin liberigis de la ŝnuro. Li estis rampanta sur la planko per kvar membroj anhelante kaj stamfante kiel bovo.
   Ili finfine portis lin al lia propra domo. Kiam lia edzino vidis lin tia, ŝi svenis. Vekiĝinte, ŝi ploregis, kaj demandis, kio okazis al ŝia edzo.
   Kiam oni informis ŝin pri la okazaĵo, la tuta familio faris ĵuron senprokraste, ke ili ne plu manĝu bovaĵon. Ili ankaŭ faris promeson, ke ili pilgrimu al Naŭ-Flora Montaro ĉiusomure.
   Ili preĝis senĉese, sed Djaŭ ankoraŭ senĉese rampadis per la kvar membroj tien kaj reen sur la planko en la ĉambro. Neniu povis halti lin, eĉ se ili ligis lin.
   Lia familio konstante petadis favoran helpon de Bodhisatvo Ksitigarbo. Je la deka tago, Djaŭ subite falis teren denove. Kiam li malfermis siajn okulojn, li estis normala.
   "Kio okazis al vi?" demandis liaj parencoj ĉirkaŭ li.
   "Ne menciu tion! Mi plugadis kampojn dek tagojn." Djaŭ respondis tremante.
   Ekde tiam, Djaŭ neniam manĝis bovaĵon. Kiam ajn li vidis bovon, li speciale iris al ĝi, frapetis ĝin kaj diris plurajn favoraj vortojn al ĝi.
   Li jam sciis bone, kiel suferas la bovoj.