Ebudhana Reto: Retejo por Esperantistoj kaj Budhanoj

Domaĝu la Vivojn: Vivliberiga Rakontaro
 
    
 
 
 
 Antaŭa 63. Majstro Lianchi kaj Skolopendro
 
 
 

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player



   Antaŭ ĉirkaŭ 400 jaroj, estis granda bonzo nomata Ljanĉi, kiu signifas "Lotusan lageton". Li esperis, ke ĉiuj vivestaĵoj naskiĝu en la lotusan lageton de la Pura Lando de Amitabho.
   Iam li vidis viron kun skolopendroj treditaj sur la bambua strio. Ia skolopendroj estis suferantaj. Ljanĉi demandis: "Ĉu vi bonvole liberigus la skolopendrojn?"

  "Neniel! El tiuj venenaj skolopendroj oni povas fari bonan medikamenton. Mi ne liberigu ilin. Sed se vi pagu por ili, mi vendu ilin al vi!"
   "Bone! mi konsentas. Kiom vi postulas?" Kvankam la viro estis malĝentila, Majstro Ljanĉi ridetis kaj parolis al li ĝentile. Li aĉetis ĉiujn skolopendrojn, sed ili preskaŭ mortis pro trapo de la bambua strio. Nur unu fartis iom pli bone. Ĝi najlis sian rigardon al Majstro Ljanĉi longan tempon, kaj poste, forrampis malrapide.
   Post iom da tempo, Majstro Ljanĉi kaj lia amiko sidis kaj parolis pri Budhistaj Sutroj aŭ Sanktaj Libroj. La vizaĝo de lia amiko subite paliĝis. "Rigardu la grandan skolopendron!"
   Granda kaj terura skolopendro grimpis sur la manikon de Majstro Ljanĉi. Lia amiko haste brosis ĝin per stango, sed ĝi ne volis movi. Ljanĉi neniel maltrankviliĝis de tio.
   "Kio okazos se ĝi mordus vin?"
   Ljanĉi parolis al la skolopendro, "Ĉu vi estas tiu, kiun mi liberigis antaŭ nelonge? Se jes, sidu tie kviete, ke mi instruu vin pri budhismo."
   La skolopendro ne moviĝis. Ljanĉi diris al ĝi tre ĝentile, "Iu ajn, kiu volas entute kompreni budhismon, scias, ke la naturo de ĉio en la materia universo estas la produkto de nia menso."
   "Oniaj mensoj kreas sian propran vivon. Persono kun feroca koro fariĝas vulpo aŭ tigro. Persono kun venena koro fariĝas serpento aŭ skorpio, aŭ aliaj venenaj insektoj."
   "Nun vi estas venena skolopendro. Ĉu tio estas hazarda? Ne. Vi havis venenan koron en via pasinta vivo. Se vi volas forlasi vian suferon, unue forĵetu vian venenon el la koro. Tiam vi liberiĝos. Nur vi mem povas liberigi vin."

  "Ĉu vi komprenas? Nun, estas tempo por via foriro. Bonan sorton!"
   La skolopendro malrapide elrampis tra la fenestro, kaj la amiko malrapide elrampis de sub la sidejo de la Majstro.
   La Majstro diris al li, "Vi eble opinias, ke la bestoj estas liberaj, sed ili vivas en timego. La plej malbona afero estas tio, ke ili vivis en senscieco. Vivo estas plena de suferoj. Se vi volas liberiĝi de la renaskiĝo, petu Amitabon konduki vin al la Pura Lando. Tie vi povos lerni fariĝi budho. Vi liberiĝos de la renaskiĝo kaj vi povos savi aliajn vivaĵojn. Ĉu tio ne estas pli bone ol ĉiam ripete naskiĝi kaj morti?"