36. NASKIĜO DE BANJANO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Respekto al Maljunuloj]

  Iam sub la altega Himalajo kreskis granda banjano. Ĉe la banjano vivis tri intimaj amikoj. Ili estis koturno, simio kaj elefanto. Ili ĉiuj estis tre saĝaj.

  Ili ekhavis malsamajn opiniojn de tempo al tempo. Kiam tio okazis, neniu el ili konsideris la opinion de aliaj pli valora. Kiom ajn unu spertis pri io, lia opinio neniom pli valoras ol tiu de la aliaj du senspertuloj. Do ili devis elspezi longan tempon por atingi komunan konsenton.

  Iom poste, ili ekkonsciis, ke ili ŝparos tempon kaj pliigos amikecon se ili mallongigos konflikton. Do ili konkludis, ke tio pli helpos, se ili konsideros la plej valoran opinion unue. Tiel, ili ne plu perdos tempon kaj malutilos al amikeco pro disputado.

  Feliĉe, ili ĉiuj opiniis, ke la plej valora opinio baziĝas sur riĉaj spertoj. Do ili povos vivi eĉ pli harmonie se ili respektos la plejaĝan el ili. Ili konsideros la opiniojn de aliaj nur se tiu de la plejaĝulo estos vere evidente malvera.

  Malfeliĉe, la elefanto, simio kaj koturno tute ne sciis, kiu estas la plej aĝa, ĉar tiutempe oni ankoraŭ ne kutimis doni respekton al la pliaĝaj kaj ili ne bezonis memori siajn naskiĝdaton aŭ aĝon.

  Iutage, kiam ili ripozis en la ombro de la granda banjano, la koturno kaj simio demandis la elefanton: "Kiom granda estis tiu ĉi arbo, laŭ via plej frua rememoro?"

  La elefanto respondis: "Mi memoris tiun ĉi arbon dum tre longa tempo. Kiam mi estis malgranda bebo, mi kutime senjukigis mian ventron frotante ĝin kontraŭ la molaj ŝosoj de la arbopinto."

  La simio diris: "Kiam mi estis scivolema bebo, mi kutime sidis kaj fiksrigardis la malgrandan plantidon de la arbo. Iam mi eĉ klinis min por mordi la molajn foliojn."
La simio kaj elefanto demandis la koturnon: "Laŭ via plej frua memoro, kiom granda estis tiu ĉi banjanarbo?"

  La koturno diris:" Kiam mi estis juna, mi serĉis manĝaĵon en proksima arbaro. En la arbaro estis banjanarbo granda kaj maljuna, plena de maturaj beroj. Foje mi manĝis iom da beroj kaj en la sekva tago mi fekis ĉi tie. Semoj en la fekaĵo elĝermis kaj fariĝis tiu ĉi arbo."

  La simio kaj elefanto diris: "Ha! Sinjoro koturno, vi estas la plej aĝa el ni. Vi estas plej respektinda kaj honorinda por ni. Ekde nun ni turnos grandan atenton al viaj vortoj. Laŭ viaj saĝo kaj sperto, admonu nin kiam ni faros erarojn. Kiam okazos malkonkordo, ni pli alte taksos vian opinion. Ni nur petas, ke vi estu honesta kaj justa."

  La koturno respondis: "Mi dankas por viaj respektoj, kaj mi promesas ĉiam esti taŭga por tio laŭeble." La saĝa malgranda koturno fakte estis Bodisatvo, la iluminiĝinto.

  La moralinstruo estas: Respekto al la saĝo de maljunuloj kondukas al harmonio.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com