37. GRUO KAJ KRABO

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 

  [Trompo]

  Iam gruo vivis ĉe lageto. Ĉe la lageto kreskis granda arbo, en kiu loĝis feo. La feo sciis multe per observado al diversaj bestoj.

  En la lageto estis multaj malgrandaj fiŝoj. La gruo kutime kaptis fiŝojn per sia beko kaj manĝis ilin. Okazis serioza sekeco, kaj akvo en la lageto pli kaj pli malprofundiĝis. La gruo kaptis fiŝojn pli facile kaj fariĝis pli dika.  

  Sed la gruo neniam kontentiĝis, kiel ajn facile li kaptis fiŝojn kaj kiom multe li manĝis ilin. Li neniom lernis el tio, anstataŭe, li supozis, ke li trovos la veran feliĉon, se li manĝos ĉiujn fiŝojn en la lageto. "Ju pli multe, des pli agrable!" li diris al si mem.

  Por kapti ĉiujn fiŝojn en la lageto la gruo ekhavis saĝan ideon, ke li povos trompi ilin por akiri ilian fidon, kaj kiam ili plej fidos lin, li povos kapti ilin ĉiujn. Li raviĝis de sia ideo.

  Komence, la gruo sidis sur la bordo kviete kaj senmove, kvazaŭ sanktulo meditus en la arbaro. Li tion faris nur por akiri al si fidon de la fiŝoj.

  Fiŝoj venis al li kaj demandis: "Pri kio vi pensas, Sinjoro Gruo?" Respondis la gruo, sin ŝajnigante sanktulo: "Miaj karaj fiŝoj, mi malĝojas pensante pri via estonteco. Mi pensas pri la mizera katastrofo baldaŭ okazonta al vi."

  Ili demandis: "Kia fatalaĵo okazos al ni, estimata sinjoro?" La gruo respondis: "Rigardu ĉirkaŭen! Jam estas tre malmulta akvo en la lageto. Vi havos nenion por manĝi. La serioza sekeco estas tre danĝera al vi, malgrandaj estuloj."

  Do la fiŝoj demandis: "Kion ni faru por nin savi, Kara Onklo Gruo?" "Miaj kompatindaj idoj," respondis la gruo: "vi devas fidi min kaj agi laŭ mia propono. Se vi permesas, ke mi prenu vin per mia beko, mi portos vin unu post alia al alia lago. Tiu lago estas multe pli granda ol ĉi tiu. Ĝi estas plena de akvo kaj kovrita de belaj lotusfloroj. Ĝi estos paradizo por vi!"

  Kiam la fiŝoj aŭdis la vorton "beko", ili eksuspektis. Ili diris: "Sinjoro Gruo, kiel ni povas fidi vin? Ekde la komenco de la mondo, neniu gruo volas nin helpi. Ili kutime kaptas nin per la beko nur por manĝi. Tio certe estas trompo aŭ ŝerco!"

  La gruo levis la kapon kaj laŭeble sin ŝajnigis majesta. Li diris: "Bonvolu ne tiel pensi. Ĉu vi ne elvidis, ke mi estas gruo tre speciala? Vi devas fidi min. Sed se vi ne kredas min, sendu fiŝon al mi, ke mi montru al li la belan lageton. Kiam mi revenigos lin, vi komprenos, ke mi estas fidinda."

  La fiŝoj interkonsiliĝis: "La gruo ŝajnas majesta. Li parolas kiel honestulo. Eĉ se tio estas trompo, ni sendu al li fiŝeton senutilan kaj abomenindan por provi la verecon." Do ili trovis junan petoleman fiŝon forglitintan el la lernejo, kaj puŝis lin al la bordo.

  La gruo mallevis la kapon kaj prenis la malgrandan fiŝon per sia beko. Li etendis la flugilojn kaj flugis al granda arbo sur la bordo de la bela lago. Ĝuste kiel li diris, la lago estis kovrita de belaj lotusfloroj. La fiŝo surpriziĝis de tiel bela loko. Poste, la gruo reportis lin al la malgranda lago laŭ la promeso.

  Atinginte hejmen, la fiŝeto priskribis la belecon de la granda lago. Aŭdinte tion, ĉiuj aliaj fiŝoj ekscitiĝis kaj konkuris por iri la unua.

  La unua fortuna pasaĝero estis sama petolulo senutila. La gruo denove prenis lin per sia beko kaj flugis al la granda arbo sur la bordo de la bela lago. La malgranda fiŝo kredis, ke la helpema gruo metos lin en la belan lagon, sed male, la gruo subite mortigis lin, ŝiris lin kaj lasis la ostojn fali sur la teron.

  La gruo reflugis al la antaŭa lago, prenis la duan malgrandan fiŝon al la sama arbo kaj manĝis lin en la sama maniero. Tiel li englutis eĉ la lastan fishon de la lageto

  Plenigita de fiŝoj, li revenis al la malgranda lago tre malfacile. Li vidis, ke restas neniu fiŝo por li allogi kaj manĝi. Tiam li rimarkis amindan krabon rampanta laŭ kota bordo. Li trovis, ke li ankoraŭ ne kontentiĝis.

  Do li iris al la krabo kaj diris: "Mia kara krabo, mi jam bonfare portis ĉiujn fiŝojn al la belega granda lago proksime. Kial vi restas sola? Se vi volas agi kiel la fiŝoj, lasu min porti vin per mia beko. Mi ĝojplene portos vin tien. Tio estas bona al vi. Bonvolu min fidi."

  La krabo pensis: "Sendube la tro satiĝinta gruo jam manĝis ĉiujn tiujn fiŝojn. Lia ventro estas tiel plenplena, ke li apenaŭ povas stari rekte. Certe li ne estas fidinda! Estos pli bone se mi lasos lin porti min al la nova lago kaj meti en la akvon. Tamen se li provos min manĝi, mi tranĉos lian kapon per miaj akraj pinĉiloj."

  La krabo diris: "Mia kara gruo, mi timas, ke mi estas tro peza por vi porti en via beko. Eble vi faligus min sur la vojo. Anstataŭe, mi kaptu vian kolon per miaj ok piedoj, kaj tiel vi povos sekure porti min al mia nova hejmo."

  La gruo kutimis trompi aliajn, do li neniel imagis, ke li mem estos en danĝero, se la krabo kaptos lin je la gorĝo. Anstataŭe, li pensis: "Bonege. Tio donos al mi bonŝancon manĝi la dolĉan karnon de tiu ĉi krabo stulta kaj kredema."

  Do la gruo permesis la krabon kapti lian kolon per siaj piedoj. Krome, la krabo kaptis la gorĝon de la gruo per siaj akraj pinĉiloj. Li diris: "Nun bonvolu porti min al la nova lago."
La stulta gruo, kun la kolo kaptita de la krabo, flugis al la sama granda arbo ĉe la nova lago.

  Tiam la krabo diris: "He, vi stulta gruo! Ĉu vi perdis la vojon? Vi ne portis min al la lago. Kial vi ne portu min al la bordo kaj metu min en la lagon?"

  La gruo diris: "Kiun vi nomas stulta? Mi ne akceptos tion de vi. Vi ne estas mia parenco. Mi supozas, ke vi volas trompi min por senpaga vojaĝo. Sed mi estas saĝulo. Nur rigardu la fiŝostojn sub la arbo. Mi jam elmanĝis ĉiujn fiŝojn. Nun mi manĝos ankaŭ vin, stultan krabon!"

  La krabo respondis: "La fiŝoj estis manĝitaj ĉar ili estis sufiĉe stultaj pro sia fido al vi. Sed nun neniu plue kredas vin. Vi jam trompis fiŝojn, do vi opinias, ke vi povas trompi ĉiujn aliajn. Sed vi ne kapablas trompi min. Mi jam kaptis vian gorĝon. Se mortos iu el ni, mortu ni ambaŭ!"

  Tiam la gruo konsciis pri sia danĝero. Li petis la krabon: "Mia estimata krabo, bonvolu lasi min libera. Mi jam lernis la bonan lecionon. Kredu min. Mi ne plu deziras manĝi krabon tiom belan kiom vi."

  Poste, li flugis suben al la bordo kaj daŭrigis: "Nun bonvolu liberigi min. Bonvolu fidi min por via propra bono."

  Sed la maljuna krabo jam estis ĉe la bordo. Li konsciis, ke la gruo estas ne fidinda, kion ajn li diris. Li sciis, ke se li ellasos la gruon, tiu certe manĝos lin. Do li tranĉis lian kolon per siaj pinĉiloj kvazaŭ li tranĉus buteron. La kapo de la gruo falis sur la teron kaj tiam la krabo rampis sekure en la belegan lagon.

  Samtempe ankaŭ la scivolema feo venis al la nova lago kaj vidis la tutan okazaĵon. Sidante sur la supro de la granda arbo, li diris por ke ĉiuj feoj aŭdu: "Tiu, kiu vivis per trompo neniam kredis, kiel li mortas nun."

  La moralinstruo estas: La ne fidita trompisto faris sian lastan trompon.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com