35. BIRDOJ SAĜAJ KAJ MALSAĜAJ

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

 [Bona Averto]

  Iam estis giganta arbo en arbaro. Multaj birdoj vivis en (sur) la arbo, kaj ilia estro estis la plej saĝa el ili.

  Iutage, la estro vidis du branĉojn frotantaj unu kontraŭ la alia. Tio faligis lignerojn sur la teron. Tiam li rimarkis fumeton leviĝantan de la reciproke frotantaj branĉoj. Li pensis: "Sendube okazos fajro, kiu bruligos la tutan arbaron."

  Do la saĝa maljuna birdo kunvenigis ĉiujn birdojn vivantajn en (sur) la giganta arbo. Li sincere avertis al ili: "Miaj karaj amikoj, brulos la arbo, en (sur) kiu ni vivas. La fajro detruos la tutan arbaron. Do estos danĝere resti ĉi tie. Ni forlasu la arbaron senprokraste!"

  Saĝaj birdoj konsentis pri lia averto. Do ili flugis al alia arbaro en malsama lando. Sed la birdoj ne tiel saĝaj diris: "La maljuna estro estas timema. Li eĉ imagis krokodilojn el guto da akvo! Kial ni forlasu niajn domojn komfortajn kaj ĉiam sekurajn? Lasu la timemulojn forflugi. Ni fidu nian arbon kuraĝe!"

  Post nelonge, vere okazis fatalaĵo kiel averto de (avertis) la saĝa gvidanto. La reciproke frotantaj branĉoj estigis fajreron, kiu falis en sekajn foliojn sub la arbo. La fajreroj fariĝis fajro pli kaj pli granda. Post nelonge, la giganta arbo ekbrulis. La restantaj malsaĝaj birdoj blindiĝis kaj sufokiĝis en fumo. Multaj ne eskapintaj birdoj pereis en la fajro.

  La moralinstruo estas: Oni riskas sian vivon, se ignorante la admonon de saĝuloj.


 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com