34. KOTURNIDO ANKORAŬ NE FLUGPOVA

 
 
          

此页面上的内容需要较新版本的 Adobe Flash Player。

获取 Adobe Flash Player

          
 
 
  

  [Potenco de Vero, Virto kaj Kompato]

  Iam en unu el siaj reenkarniĝoj, la Iluminiĝinto naskiĝis kiel malgranda koturnido. Kvankam li havis malgrandajn piedojn kaj flugilojn, tamen li ankoraŭ ne scipovis piediri kaj flugi. Liaj gepatroj laboris diligente por porti manĝaĵon al la nesto kaj nutri lin per sia beko.

  Ĉiujare kutime okazis fajrego en tiu parto de la mondo. Do fajro okazis en tiu jaro. Ĉiuj flugpovaj birdoj forflugis vidinte la fumon. La fajro disvolviĝis pli kaj pli proksimen al la nesto de la koturnido, dum liaj gepatroj restis kun li. Fine kiam la fajro estis tre proksima, ili povis fari nenion alian ol forflugi solaj por sin savi.

  Ĉiuj arboj grandaj kaj malgrandaj brulis kaj krakis en granda bruo. La malgranda koturnido vidis, ke ĉio detruiĝas de la ne haltigebla fajro. Li povis fari nenion alian por sin savi. Ĝuste tiam, sento de senhelpeco plenigis lian menson.

  Subite li pensis: "Miaj gepatroj tre amas min. Ili sinforgese (sindoneme) konstruis neston por mi kaj vartis min malavare. Kiam okazis la fajro, ili restis ĉe mi ĝis la lasta momento dum la aliaj flugpovaj birdoj jam forflugis antaŭ longa tempo.

  "Kiel granda estas la amo de miaj gepatroj al mi, ke ili restis kaj riskis sian vivon, sed ili ankoraŭ povis fari nenion alian (montris sian senrimedecon) por min savi.

  "Ĉar ili ne povis porti min, ili forflugis solaj devigite. Kie ajn ili estas, mi dankas ilin pro ilia sinforgesa (sindonema) amo al mi. Mi tutkore bondeziras, ke ili estu sekuraj, bonfartaj kaj feliĉaj.
"Nun mi estas tute sola. Al neniu mi povas iri por peti helpon. Mi havas flugilojn, tamen mi ne kapablas forflugi. Mi havas piedojn, tamen mi ne povas forkuri. Sed almenaŭ mi ankoraŭ povas mediti. Ĉio, kion mi povas uzi, estas mia menso ankoraŭ pura. La nuraj konatoj en mia mallonga vivo estas miaj gepatroj kaj mia menso pleniĝis de amo al ili. Al neniu mi faris malbonon. Mi estas plena de pura honesteco de novnaskito."

  Tiam miraklo okazis. La pura honesteco des pli kreskis ĝis ĝi fariĝis pli granda ol la malgranda birdido. La scio de vero disvastiĝis tra tiu vivperiodo, kaj li eksciis multe pri siaj antaŭaj vivoj. En unu el siaj antaŭaj vivoj li konis budhon, la perfekte iluminiĝintan ĉiosciulon, kiu havas potencon de vero, la purecon de virto kaj celon de kompato.

  Tiam la grandulo en la malgranda birdido pensis: "La nuna pura honesto unuiĝu kun la antikva pureco de virto kaj potenco de vero. Saviĝu ĉiuj birdoj kaj aliaj vivestaĵoj ankoraŭ suferantaj en la fajro. Tiu ĉi loko estu sekura de fajro por milionoj da jaroj!"

  Ĉio vere okazis laŭ lia deziro.

  La moralinstruo estas: Vero, virto kaj kompato povas savi la mondon.

 

 
 
Antaŭa 
Ĉefpaĝo
Enhavo

Posta

 

 

Budhana Retejo Esperantista

http://www.budhano.cn  http://www.budhano.com