BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

30. Edziĝo de la ŝafisto

Afiŝita tempo:2021-11-13 05:32Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
30. Edziĝo de la ŝafisto
30. Edziĝo de la ŝafisto
 



  Iam antaŭ longa tempo vivis ŝafisto. Li lertis en la paŝtado, kaj liaj ŝafoj plimultiĝis ĝis miloj. Tamen li estis tre avara, kaj neniam volis helpi al la aliaj. Tiam insidemulo intencis lin trompi per artifiko. Li do iris kun sia parenco al la ŝafisto, kaj diris al li: "Nun mi volas parenciĝi kun vi kiel en unu familio. Mi scias, ke tiu ĉi viro havas ĉarman filinon. Mi svatu ŝin al vi kiel vian edzinon." Aŭdinte tion, la ŝafisto tre ĝojis. Li donacis al tiu multajn ŝafojn kaj alian havaĵon.
  Post nelonge, la insidemulo revenis al la ŝafisto, kaj diris: "Hodiaŭ via edzino naskis filon al vi." La ŝafisto ankoraŭ ne vidis sian edzinon, tamen li ekzaltiĝis de la informo. Li denove donacis multe al la insidemulo.
  Poste, la insidemulo refoje revenis al la ŝafisto, kaj informis lin: "Via filo mortis post sia naskiĝo." Informiĝinte pri tio, la ŝafisto ekploregis dolore.



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon