BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

10. Konstruigi trietaĝan domon

Afiŝita tempo:2021-11-10 16:46Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
10. Konstruigi trietaĝan domon
10. Konstruigi trietaĝan domon
 



  Antaŭ longa tempo estis riĉa homo senscia kaj malsaĝa. Kiam li gastis ĉe alia riĉulo, li vidis trietaĝan domon altan, vastan kaj brilan. Li ekŝatis ĝin kaj diris al si mem: "Mi estas ne malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?" Li do senprokraste alvenigis metiistojn kaj demandis ilin: "Ĉu vi povas konstrui tian etaĝdomon?" Ili respondis: "Jes, ni povas. Tiu etaĝdomo estas konstruita de ni mem." Li ordonis: "Konstruu por mi tian etaĝdomon." La metiistoj konsentis kaj eklaboris. Ili mezuris la sidejon kaj ekmasonis brikojn por la konstruaĵo.
  Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la metiistoj. Li demandis ilin: "Kian domon vi konstruas?" Ili respondis: "La trietaĝan." La riĉulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran." Ili respondis: "Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?" La malsaĝulo ordonis obstine: "Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas konstrui nur la supran por mi!" Aŭdinte la respondon, ĉiuj metiistoj mokis lin kun rido: "Kiu en la mondo kapablas konstrui la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!"



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon