BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

29. Klopodo por plej valora vestaĵo  

Afiŝita tempo:2021-11-13 05:30Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
29. Klopodo por plej valora vestaĵo  
29. Klopodo por plej valora vestaĵo  
 



  Iam antaŭe, malriĉulo vivis en mizero, kaj tenis sian vivon nur per laborado por la aliaj. Oni donis al li malnovan vestaĵon, kaj per ĝi li sin vestis. Kiam iu vidis tion, li diris al la malriĉulo: "Vi ja naskiĝis el nobela klaso kaj prestiĝa familio. Kiel vi povas surporti tiel malnovan vestaĵon? Mi instruu al vi, kiel vi havigu al vi la plej valoran. Vi devas agi laŭ mia instruo. Mi ne trompas vin." La malriĉulo ekĝojis, kaj promesis lin obei. La viro do bruligis fajron antaŭ ili, kaj ordonis: "Demetu vian vestaĵon, kaj ĵetu ĝin en la fajron. Vi trovos el cindro la plej valoran vestaĵon, donacitan de la reĝo." La malriĉulo vere tiel agis laŭ la propono. Poste li serĉadis la deziratan vestaĵon en la cindro, sed trovis nenion.



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon