BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

21. Deziro por pliaj filoj

Afiŝita tempo:2021-11-12 08:50Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
21. Deziro por pliaj filoj
21. Deziro por pliaj filoj
 



  Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: "Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?" Maljunulino respondis: "Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio." La virino demandis: "Kion mi oferu?" La maljunulino respondis: "Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn." La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: "Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!"


(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon