BUDHANA RETEJO ESPERANTISTA

BRE

20. La Reĝo kaj la mispunito

Afiŝita tempo:2021-11-10 17:09Deveno:未知 Verkindo:admin Musklako: foje
20. La Reĝo kaj la mispunito
20. La Reĝo kaj la mispunito


 
  Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: "La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene." Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: "Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?" Iu apudestanto respondis: "Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego."



(Redaktoro:admin)
------DIVIDO----------------------------
PUBLIKIGI KOMENTON
Bonvolu observi retan leĝon kaj ne publigu maldecajn kaj kontraŭleĝajn mesaĝojn.
TAKSI:
ESPRIMO:
SALUTNOMO: AUTENTIKA KODO:Klaku min por ŝanĝi bildon