Verketo pri la vojaĝo al Lageto Xiangŝitang

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Verketo pri la vojaĝo al Lageto Xiangŝitang

  Lageto Xiangŝitang estas tre bela loko, kie estas bela lageto, multaj montoj, arboj, arbustoj kaj tiel plu. Kaj tie estas malgranda templo, en kiu iam loĝis Majstro Shoude, la budhisma instruisto de Majstro Miaohui. Do ĝuste pro tio ni ekvojaĝis al tie.

  La vetero de tiu tago ne estis tre bona. Estis nebulo kaj malgranda pluveto. Ĉar en la nuna tempo jam estas vintro. Kutime, en la nordo de Ĉinio estas tre malvarme. Do ni ekvojaĝis en la maldensa nebulo. Sur la vojo mi aŭskultis rakonton pri Majstro Shoude . La kunvojaĝaj Majstroj rakontis al mi, kial Majstro Shoude loĝis tie, kaj kiel li diligente praktikis budhhismon. Parolante dum irado sur la vojo ni estis tre ĝojaj. Kiam ni iris ĝis vojkruciĝo, Majstro Longhui diris al ni, ke unu el ili atingis al granda ĝardeno de vinbero en nia proksimo. La alia atingis nian cellokon, Lageto Xiangŝitang. Sed trapasinte la vojkrucon, ni renkontis kotan vojeton. Dum nia irado sur la kota vojeto, ĉiuj ŝuoj de ni estas kotoplenaj. Post la gvidado de tiuj ĉi lokanoj, finfine ni atingis la Lageton Xiangŝitang.

  Ho! La lageto estis tre bela! Akvo fluis de roko, falis al subaj rokoj kaj fariĝis malgranda lageto. La subaj rokoj estis tute naturaj. La akveroj disflugis kvazaŭ perloj. La sono de la fluado disaŭdiĝis kvazaŭ muziko. Laŭ direkto de la fluo, la akvo fluis al densaj herbaroj en malproksimo. Fluanta akvo, malgranda lageto, kaj maldensa nebulo. Ho! Ili fariĝis belega natura bildo. Kaj tie ni faris multajn fotojn.

  Sur la lageto estas kelkaj kavernoj, en kiuj ŝajne iam loĝis homoj. Ni paŝis sur la roka ponto, kaj atingis la kavernojn. "Oh! Malgrandaj brasikoj!" mi diris. Kiam ni staris antaŭ la kavernoj. Mi trovis, ke oni ankoraŭ plantis malgrandajn brasikojn antaŭ la kavernoj." Ĉi tie vere estas la Lando de Florantaj Persikarboj, fikcia lando de paco for de la tumulto de la mondo. Tiam ĝuste estis tagmezo. Do ni ĉiuj tagmanĝis en malplena kaverno. Post la tagmanĝo ni ankoraŭ daŭrigis nian vojaĝon.

  Poste ni iris en la longan valon. Ni iris laŭ la vojeto ĉe la longa valo. Sur la vojeto estas kelkaj malgrandaj montoj; iuj kreskas en tiaj formoj, iuj kreskas en aliaj formoj. Sur la vojeto ankaŭ estas multaj plantoj, ekzemple sovaĝaj jujubarbetoj, persimonarboj, pomarboj. Kiam mi iris al pli alta loko por rigardi de alte foren en la maldensa nebulo. Oh! Tio vere estis granda ĝuo.

   http://www.tudou.com/programs/view/foX_lrBnK50/