Reĝo kaj Arb-feo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Reĝo kaj Arb-feo

  Antaŭ tre longa tempo, fiera reĝo volis konstruigi palacon por si mem. Do li diris al siaj korteganoj: “Iru al arbaro kaj eltrovu la plej altan arbon. Mi volas konstruigi palacon per ĝi.”

  La korteganoj trovis tian arbon en la densejo de la arbaro laŭ la postulo de la reĝo. Tiu arbo havis densajn branĉojn kaj foliojn. kelkaj arbetoj staris ĉirkaŭ ĝi. Vespere ili raportis al la reĝo: “Via Moŝto, ni jam trovis la arbon, kiun vi volas. Morgaŭ ni iros al la arbaro dehaki tiun arbegon.”

  La reĝo ĝojplene iris dormi. Ĉi-nokte, li faris strangan sonĝon. Li sonĝis, ke en la arbego loĝas feo, kiu aperis antaŭ li. La feo diris: “Via Reĝa Moŝto, bonvolu ne detrui mian loĝejon. Se vi faros tion, mi suferos je ĉiu hakado kaj fine mortos.”

  Sed la reĝo respondis: “Vi estas la plej bona arbo el la arbaro. Mi devas uzi vin en konstruado de la palaco.”

  La feo faris petegon, sed la reĝo restis necedema. Li emfazis, ke la arbo devis esti mort-hakita. Fine la arba feo diris al li: “Bone, vi povas haki. Sed bonvolu ne ekhaki de malsupre kiel haki aliajn arbojn. Vi povas ordoni viajn subulojn grimpi al la supro unue, kaj dehaki branĉon post branĉo ĝis la tuto.”

  Aŭdinte lian proponon, la reĝo surpriziĝis: “Se oni faros laŭ via propono, ĉu tio ne pli suferigos vin ol dishaki la arbon de radiko unufoje?”

  La feo respondis: “Vi pravas. Mi zorgis pri aliaj vivestaĵoj en la arbaro, do mi proponis vin tiel fari. Kiel vi scias, ke mi estas la plej granda arbo en la arbaro. Se vi unufoje faligus min, la ĉirkaŭaj arbetoj difektiĝus pro mia premo; multe da etaj bestoj mortus kaj multaj birdoj kaj insektoj perdus loĝejojn. Sed se vi dehakos la arbegon pecon post peco, la difekto al ili ne okazos.”

  La reĝo vekiĝis ĉi-momente. Li pensis: “Tiu arbo preferas suferi centojn da hakoj ol lasi etajn bestojn suferi. La arb-feo ja estas tiel kuraĝa kaj kompatema! Sed mi volas dehaki la arbon nur por miaj ĝuo kaj fiero. Kiel egoisma mi estas! Mi ne povas dehaki tiun arbon, anstataŭe mi devas esprimi mian respekton al ĝi.” Do en la sekva tago la reĝo iris al la arbaro kaj oferis florojn al tiu arbo por esprimi sian elkoran estimon.

  Ekde tiu tago, li fariĝis bonkora kaj justa reganto.

  国王与树神

  很久很久以前,有一个骄傲的国王。他要为他自己建造一座王宫,因此,对大臣们说:“到森林中去找最高的树。我要用这来建筑宫殿。”

  在森林深处,大臣们找到这样的树。这树很茂盛,四周都是些较小的树。那天晚上,他们向国王报告,且宣布:“陛下,我们已找到你要的树。明天我们就到森林中去砍那棵大树。”

  国王很高兴,就去睡觉。那个晚上,他做了一个奇怪的梦。他梦见大树中住着神灵,神灵出现在他面前。那神灵说:“国王,请不要摧毁我的住所。你如这么做,每砍一斧,我就痛苦,终会死亡。”

  但国王回答:“你是森中最好的一棵。我必须用来建造皇宫。”

  这神灵恳求,但国王很坚决,强调这树必须砍死。树神最后对他说:“好,你可以砍。但请你不要从树下面砍断,像一般的砍树一样。你可以命令你的人。先爬到树的最上面,逐渐往下一枝一枝砍,然后全树砍完。”

  国王听到这种砍法,很惊奇,说:“如你刚才所说的,那不是比一次从树根处砍下更加痛苦吗?”

  树神回答:“你说得不错。我是为森林中的其他生物著想,才建议你这样做。你知道我是棵很大的树。如果一次砍倒,将会压坏四周围的小树,并会杀死很多小动物。很多小鸟和昆虫,会失去住所,许多小树会被压坏。但你一块一块砍,对它们的损伤可以减少。”

  国王这时醒过来。他想:“那树神宁肯挨数百次痛苦,却不要让小动物受苦。这树神多么勇敢和仁慈!我要砍树,只为我的享受和骄傲,我多么自私。我不要砍这棵树,反要对他表示尊敬。”于是国王第二天去森林中,向这棵树献花致敬。

  从那天以后,他变成一位仁慈,公正的统治者。