Rakonto 1 el Ĉapitro 1

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

1-1. Rakonto pri Ĉakupalo

  “Menso iras antaŭ ĉiuj agoj.

  Menso estas ilia ĉefo kaj agoj estas faritaj laŭ la menso.

  Se iu parolas aŭ agas

  kun malbona menso

  sufero kaŭzita de tio sekvas

  kiel radoj al bovaj hufoj.”

  Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo en Savasto, la Budho diris tion rilate al Ĉakupalo, blinda monaĥo.

  Foje, Monaĥo Ĉakupalo venis saluti la Budhon en Ĝetavana monaĥejo. Li paŝis tien kaj reen meditante en la nokto kaj piedpremis kelkajn insektojn pro akcidento. Kelkaj monaĥoj vizitis la monaĥon matene kaj trovis la mortintajn insektojn. Ili pensis pri la ago de la monaĥo kaj raportis tion al la Budho. La Budho demandis, ĉu ili vidis la monaĥon mortigi insektojn. Post kiam ili neis, la Budho diris: “Kiel vi ne vidis lin mortigi, ankaŭ li ne vidis tiujn vivestaĵojn. Krome, kiel monaĥo, kiu jam fariĝis arahanto, li havas nenian intencon mortigi. Do li estas senkulpa.” Demandite, kial Ĉakupalo estas blinda kvankam li estas arahanto, la Budho rakontis jenan historion:

  Ĉakupalo estis kuracisto en unu el siaj pasintaj vivoj. Foje, li intence blindigis malsanulinon. Antaŭe, tiu virino promesis fariĝi lia sklavino kune kun ŝiaj infanoj se ŝiaj okuloj estos tute resanigitaj. Tamen ŝi faris mensogon al la kuracisto pro timo, ke ŝi kaj ŝiaj infanoj fariĝos sklavoj. Ŝi diris al li, ke ŝia malsano pli graviĝis, malgraŭ la fakto, ke ŝiaj okuloj ests tute resanigitaj. La kuracisto sciis, ke ŝi trompis lin, li do donis al ŝi alian ŝminkaĵon, kiu faris ŝin tute blindaj. La kuracisto perdis sian vidpovon multfoje en siaj postaj vivoj kiel la rezulto de lia malbona konduto.

  Ĉiu nia sperto komenciĝis de nia penso. Niaj vortoj kaj kondutoj venis el la penso. Se ni parolas aŭ agas kun malbonaj pensoj, tio neeviteble rezultas malplezurajn cirkonstancojn kaj spertojn. Kien ajn ni iras, ni kreas malbonan cirkonstancojn ĉar ni havas malbonajn pensojn. Tio tre similas al ĉaraj radoj sekvantaj hufojn de bovo jugita al la ĉaro. Kune kun la peza ŝarĝo de la ĉaro, la ĉaraj radoj sekvas la bovon tirantan la ĉaron. La besto estis ligita al la peza ŝarĝo kaj ne povis forlasi ĝin.