Plej amema patrino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Plej amema patrino

  Oni kutime opinias, ke adoptaj patrinoj ne estas tiel amemaj al siaj adoptaj infanoj, tamen tion neas iu retamikino, kiu rakontis al mi pri sia adopta patrino antaŭ nelonge.

  Ekde la infaneco ŝi estis adoptita de virino, kiu havas grandan aĝon kaj longan edzinecon, sed ne propran infanon. La adoptaj gepatroj dorlotis ŝin kiel sian propran infanon. Kiam ŝi estis tri aŭ kvar jara, ŝia adopta patrino naskis ĉarman kaj amindan bebon, kiu plaĉis al ĉiuj en la familio. La knabino estis tro dorlotita kaj ĵaluzema. Vidinte la plaĉan bebon, ŝi malamegis lin timante, ke tiu forrabos de ŝi la gepatran amon. Profite de la okazo resti sola kun la bebo, ŝi puŝis la bebon de sur la lito kaj kaŭzis lian morton pro la falo. Kiam la adopta patrino revenis hejmen, ŝi estis trafita de la timinda vidaĵo. Tamen anstataŭ puni la knabineton, ŝi prenis ŝin en sian sinon kaj ploregis dolore. Baldaŭ la adopta patro revenis, kaj la patrino tuj mensogis, ke ŝi mem faligis la bebon pro malatento dum la nutrado al li. Regate de granda kolero, la adobta patro prenis longan bastonon kaj bategis la edzinon. La knabineto timiĝis, kaj tuj sin kaŝis en la sinon de la bonkora patrino. Tolerante la bategon de la patro, la patrino laŭ eble protektis la knabineton per sia korpo.

  De post tio, ili tri daŭre vivis kiel antaŭe. La adopta patrino ne plu naskis bebon, kaj la knabino estis amata kiel antaŭe. Post nelonge, la adopta patro forpasis pro malsano kaŭzita de troa tristeco. La patrino rifuzis fondi novan familion. Ŝi nur tenis la malfacilan vivon kune kun sia adopta filino.

    Pasis dudek jaroj, kaj la bonkora patrino kuŝis sur la lito en mortula vesto. Akompanate de la bonkora maljunulino, la filino estis plena de bedaŭro, ke ŝi rabis la feliĉon de la patrino havi propran filon. Ŝi povis fari nenion ol ploregi ĉe sia patrino. Rigardante ŝin ameme, la maljunulino diris malfacile kun mallaŭta voĉo: "Estu trankvila, mia kara. Mi ne ellasis la sekreton!" Dirinte, ŝi eligis sian lastan spiron kaj forpasis kun rideto sur la vizaĝo.