Ormonera Kolringo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Ormonera Kolringo

  --El miaj kuriozaj sonĝoj


  Por partopreni la balon okazigotan de mia amikino, mi elprenis miajn plej bonajn vestaĵojn kaj min vestis. Kiam ĉio estis preta, mi rimarkis kun bedaŭro, ke ankoraŭ mankas al mi kolringo. Mi ja bezonas kolringon, ĉar tio estas nemankebla ornamaĵo por bela kaj moderna junulino kia mi. Tamen mi ne posedas tion pro mia malriĉeco. Ĉu prunti de iu alia? Tamen tio ja egalas nenion alian ol montri mian povrecon. Kion fari do? Mi ekcerbumis. Subite, venis al mi ideo bona, saĝa kaj eksterordinara! Mi ja havas oran moneron hereditan de mia avino. Kial mi ne faru kolringon el tio? Mi tuj ekagis. Mi prenis la ununuran ormoneron kaj ligis gin per ruĝa silka ŝnureto. Poste, mi ligis ĝin ĉirkaŭ mian kolon. Starante antaŭ spegulo, mi rigardadis min atente de antaŭe, malantaŭe kaj ĉiuflanke, estante tre kontenta pri mia ĵus farita kolringo.


  Bele vestita kaj bone ornamita, mi eliris al la balejo. Sed, io okazis... Ĉiuj preterpasantoj haltis kaj riverencis al mi, kvazaŭ al reĝino aŭ iu alia gravulino. Mi ne sciis, kial mi vekis ilian estimon, tamen ĉiuokaze mi staris kaj tenis min rekta kun afektita digno de eksterordinarulino, dum ili riverencis kaj riverencadis kun granda estimo. Sed ĵus kiam mi naĝis en la neniam spertita fiereco, mi ekvidis, ke ankaŭ altaj etaĝdomoj ambaŭflanke de la strato sin ekklinias al mi. Mi ektimiĝis, ĉar mi certis, ke estos fino de mia juna vivo se la altaj konstruaĵoj falos sur min. Mi ekkuris por eskapi de la granda fatalaĵo. Mi kuris, kuregis spiregante per mia tuta forto por eviti la morton, la fatalan pereon. Sed ĉiuj konstruaĵoj antaŭ mi sin klinis je mia preterkuro kvazaŭ mi estus destinita al la fino. Mi des pli teruriĝis kaj pli rapide kuregis kun ero da espero, ke mi eskapu de la morto. Mi kuris, kuregis senhalte, freneze...

  Finfine mi atingis sekuran lokon, kie neniu konstruaĵo kliniĝis. Mi decidis ripozi momenton antaŭ ol ekiri al la balejo. Mi faris longan kaj komfortan elspiron kaj sidiĝis por ripozo, sed ĝuste tiam, mi subite rimarkis, ke mi perdis la oran moneron. Evidente mi faligis ĝin senatente dum mia kurego, tamen mi neniom sciis, kie mi perdis ĝin. Mi maltrankviliĝis, ĉar tio estas mia nura valoraĵo. Mi senprokraste stariĝis kaj retropaŝis sur la straton, kie mi kuregis. Ĉifoje, oni ne plu riverencis al mi, kaj ankaŭ mi ne plu zorgis pri tio, sed nur pri mia perdita kolringo. Mi serĉis kaj serĉadis zorgeme. Ho! mi denove vidis la kliniĝantajn konstruajojn kaj riverencantajn homojn! Tamen ili ne plu riverencis al mi, sed al iu alia. Mi alpaŝis scivole kaj ekvidis mian kolringon kuŝanta pace en la mezo de la homamasa cirklo por ĝui fierplene ilian estimon. Mi ja vere volus aliri por ĝin preni, sed mi ne kuraĝis riski mian vivon. Starante tie, mi subite sentis, ke ankaŭ mia kapo leviĝas kaj malleviĝas per si mem al mia ora monero...