Ne facile kritiku aliulon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Ne senpripense kritiku aliulon

  Ricevinte la telefonvokon pri urĝa operacio, la kuracisto plej rapide atingis hospitalon kaj surmetis la laborkostumon. Kiam li iras al la operaciejo, la maltrankvila patro de la knabo riproĉe kriis al li: “Kial vi venis tiel malfrue? Ĉu vi ne scias, ke mia filo ĝuste estas en danĝero? Ĉu vi havas eĉ iom da konscienco?"

  La kuracisto aplombe diris kun rideto: “Pardonon, ĵus antaŭe mi ne estis en hospitalo. Sed ricevinte la telefonvokon, mi tuj revenis laŭeble plej rapide. Nun, mi esperas, ke vi trankviliĝu. Tiel mi povos fari mian laboron plej bone.”

  “Mi trankviliĝu? Se estus via filo en la operaciejo, ĉu vi povus esti trankvila? Se via filo mortus nun, kiel vi sintenus?” indigne diris la patro de la knabo.

  La kuracisto refoje aplombe ridis: “Kuracistoj ne kapablas plilongigi la vivon,kaj ni nur faras ĉion eblan laŭ plej granda klopodo. Bonvolu preĝi por via filo!”

  “Kiam iu estas indiferenta, tiu povas doni nur tiel facilan proponon.” grumblis la patro de la knabo.

  Post kelkaj horoj, la operacio glate sukcesis. La kuracisto ĝojplene eliris kaj diris al la patro de la knabo: “Dankon al Budho! Via filo jam saviĝis de danĝero!”

  Sed, antaŭ ol ricevi respondon de la patro de la knabo, li haste eliris lasinte la vortojn:

  “Se estas problemo, vi povas demandi flegiston!”

  “Kial li estas tiel malhumila? Kial li ne povis atendi eĉ kelkajn minutojn, por ke mi demandu pri la stato de mia filo?” la patro plendis al flegisto indigne.

  Larmoj de la flegisto tuj verŝiĝis el ŝiaj okuloj.

  “Lia filo mortis en trafika akcidento hieraŭ. Kiam ni vokis lin alveni por operacii vian filon, li estis ĝuste iranta al la tombejo. Nun, post kiam li savis la vivon de via filo, li ankoraŭ devas rapide foriri por plenumi la enterigan ceremonion de sia filo.”

  Kio okazis en la vivo de aliulo? Kian malfeliĉon ili ĝuste spertas? En egocentra starpunkto vi ne povas scii, ke tio, kion vi vidis, estas nur ŝajno. Tial, vi ne rajtas facile kritiki la agon de aliulo.

  Do mi volas diri: “Ne facile kritiku aliulon, ĉar ni ankoraŭ ne havas sufiĉan saĝon por scii, kia senkonsoleco sin tenas en la interno de aliulo aŭ kian torturon lia mola koro suferas.

  不要轻易去批评别人

  一位医生在接到紧急手术的电话之后,以最快的速度赶到医院,并用最快的速度换上手术服。当他朝手术室走来时,焦急万分的男孩的父亲失控地对他喊道:“你怎么这么晚才来?你难道不知道我儿子的生命正处在危险中吗?你难道一点责任心都没有吗?”

  医生淡然地笑着说:“很抱歉,刚刚我不在医院。但我一接到电话就以最快的速度赶来了。现在,我希望您能冷静一下。这样我也好去做我的工作。”

  “冷静?如果手术室里是你的儿子,你能冷静吗?如果现在你儿子死了,你会怎样?”男孩的父亲愤怒地说。

  医生又淡然地笑了,“医生不能延长生命,我们只是尽力而为,请为你的儿子祈祷吧。”

  “当人漠不关心时才会给出如此轻巧的建议。”男孩的父亲嘀咕道。

  几个小时后,手术顺利完成,医生高兴地走出来,对男孩的父亲说:“谢天谢地,你的儿子得救了!”

  然而,还没有等到男孩的父亲答话,他便匆匆离去了,并说,“如果有问题,你可以问护士!”

  “他怎么如此傲慢?连我问问儿子的情况这几分钟的时间他都等不了吗?”父亲对护士忿忿不平地说道。

  护士的眼泪一下子就流出来了。“他的儿子昨天在一次交通事故中死了。当我们叫他来为你儿子做手术的时候,他正在去墓地的路上。现在,他救活了你儿子,要赶去完成他儿子的葬礼。”

  别人的生活发生了什么,他们正在经历着怎样的波折与离奇,站在自我立场上的你可能并不知晓,你所看见的只是表象而已。因此,你不能轻易地批评他人的行为。

  因此我很想说,不要轻易的批评别人,因为我们还没有足够的智慧,去知道他人的内心潜伏着怎样的忧伤?他脆弱的心灵,正在承受着怎样煎熬?!!!