Miaj impresoj pri fotoj de kunlernantino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Hodiaŭ mi ne atente malfermis spacon de iu mia kunlernantino. Poste mi spektis ŝiajn fotojn pri ŝiaj vivo kaj edziniĝo. Mi ektrovis, ke ĉiuj novedzinoj estas la plej belaj dum ili edziniĝas. Ĉar ili sentas sin la plej feliĉaj kaj varmaj. Kiam mi vidis la fotojn de gekunlernantoj, kiuj kune ĉeestis la feston, mi estis ĝoja, kaj ankaŭ sentimentala. Mi tre ĝojis, ke ŝi trovis sian feliĉon, kej ke multaj gekunlernantoj ĉeestis ŝian geedziĝan ceremonion. Ŝi kun deziroj de multaj homoj, certe sentis sin tre feliĉa. La gekunlernantoj manĝis abundan manĝaĵon kun ĝojego. Mi estis sentimentala, ke la distanco de mi kaj ili estas des pli fora. Eble baldaŭ mi ne havos pli multe da vortoj por diri kun ili. Verŝajne mi ne volas, ke ili venos por serĉi min, kaj ke mi ankaŭ kontaktos aŭ renkontos ilin, kiel en la vortoj de iu mia kunlernanto. Mi ankoraŭ memoras, ke Guo konsilis al mi, ke mi faru laboron kun salajro kaj pripensi pri afero de edziniĝo. Ĉar li opiniis, ke mi jam ne estas knabineto, kaj ke mi bone planos pri mia vivo de futuro. Verdire mi estis tre kortuŝata, aŭdinte, ke li kaj aliaj gekunlernantoj ĉiuj zorgas pri mi kaj deziris al mi feliĉon. Sed la edziniĝo kaj laboro ne interesas min. Mi ne fuĝas aŭ degeneras, sed nur trovis aferojn, kion mi volas fari. Antaŭe mi vere ne sciis, kion mi devas fari aŭ povos fari. Mi ankaŭ ĉiam konfuziĝis pri tio. Sed nun mi vivas riĉe kaj ĝoje. Mi ekamis Esperanton tuj kiam mi konis ĝin. Mi tre ŝatas ĝian ideon de paco kaj espero. Mi kortuŝiĝis pro la aferoj, ke antaŭe multaj geesperantistoj kontribuis per siaj tutaj vivoj. Ili ĉiuj pravas.