Kurso por Esperanto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Kurso por Esperanto

  En la lasta tempo venis la Nacia Festo. Multaj lokanoj vizitis monaĥejon Tiefosi por pasigi la Nacian Feston. Krome ili ankaŭ volas peti la benon de Budhoj. Dum sep tagoj senĉese venis gastoj por kulti al Budhoj. Iu upsakino de Xi'an sciis, ke en monaĥejo Tiefosi estas esperanta instruado. Do ŝi volas, ke ŝia filino lernu la lingvon dum la festo. Tiu upsakino estas amikino de esperantistino Yu Ximei. Ili jam vizitis la monaĥejon antaŭ nelonge. Ŝia filino lernas en supera mezlernejo de Xi'an nun. Ŝi ne lernas en la lernejo de Ĉinio, sed eksterlande (Britio). Kaj ŝi volas, ke ŝi povu lerni en Britio post unu jaro. Do ŝi interesiĝas pri fremdaj lingvoj. Poste ni kune partoprenis en esperanta kurso.

  Majstro Miaohui por la kurso jam faris preparadon dum iom da tempo. Kiam ili venis jam estis vespere. Do ni sidis kune kaj babilis pri la lingvo. Aliaj du upsakoj ankaŭ venis pro admiro al Majstro Miaohui. Dum la babilado ili ankaŭ faris demandojn al Majstro Miaohui. Iuj pri Esperanto,iuj pri homa vivo, iuj pri Budhismo. Post la babilado Majstro Miaohui informis ilin, ke la kurso okazos je la sepa de la sekva tago. Ili ĝojplene respondis: "Bone."

  En la sekva tago mi ellitiĝis tre frue. Sed estas bedaŭrinde, ke mi ankaŭ venis malfrue. Kiam mi venis en la klasĉambron, ili ĉiuj jam estis tie. Majstro Miaohui instruis ilin per rapida kurso. La kurso estas specialaĵo de Majstro Miaohui. Li povas sciigi ilin, kio estas Esperanto, kaj kian enhavon la lingvo havas dum kelkaj tagoj. Resume tiel ili povas scii bazan scion de la lingvo. La unua kurso estas pri prononco de la 28 literoj. Iom post iom enkondukiĝis la lingvo. Sed en la postagmezo venis alia knabino, kiu estas lernantino de la loka supera mezlernejo, kaj ŝi lernis Esperanton dum la pasinta somera feriotempo. Post du tagoj ili finis la kurson, kaj ili diris, ke en la sekva tago ili devas labori kaj viziti la universitaton.

  Post la kurso la upsakino diris al mi, ke ŝi ankaŭ ŝatas la kvietan vivon en la monaĥejo. Tio estas tre bona loko por lerni Esperanton kaj praktiki budhismon. kun ĝojo kaj scio ili revenis hejmen. Mi sincere deziras, ke ŝia filino lernu bone kaj fariĝu bona esperantistino.