Kafo sur muro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Kafo Sur Muro

  Iutage mi babiladis kune kun mia amiko en la fama kafejo de la urbo Los-Anĝeleso, kaj gustumadis kafon.

  Tiam eniris iu sinjoro. Sidiĝinte ĉe tablo apud la nia,

  li vokis serviston:“du tasojn da kafo,kaj gluu unun sur la muron“

  la maniero por voki kafon estas iom stranga.

  Ni klare vidis, ke nur unu kafo estas en la telero,tamen li pagis kontraŭ du.

  Li ĵus foriris, la servisto tuj gluis paperon sur la muron. Sur la papero estis skribita: Taso da kafo.

  Tiam eniris du homoj. Ili petis tri tasojn da kafo, sed du tasoj surmetiĝis sur ilia tablo. Ili trinkis du tasojn da kofo, sed pagis por tri. Poste ili foriris.

  Servisto refoje gluis paperon sur la muron kiel antaue. Sur la papero estis skribita: Taso da kafo.

  Ŝajne, la kutimo estas normala ĉitie.

  Sed tio estis mirinda por ni kaj ni neniel povis kompreni.

  Ni eltrinkis kafon, kaj foriris, paginte.

  Post kelkaj tagoj, kiam ni refoje vizitis la kafejon. Kiam ĝuks kafon, eniris iu, kiu sin vestis tre malakorde kun ĉi tiu kafejo. Ni tuj sciis, ke li estas malriĉulo.

  Li sidiĝis, ĵetis rigardon al la muro, kaj poste vokis:“taso da kafo el sur la muro.“

  Servisto alportis kafon al li respekteme kiel kutime. Tiu fintrinkis la kafon kaj senpage foriris.

  Miriginte, ni vidis, ke la servisto malgluis la paperon de sur la muro kaj forĵetis ĝin en korbon.

  Nun mi tute komprenis.

  La lokanoj havas respekton al la digno de malriĉuloj.

  Kafo estas nek bazaj bezonoj de socio kaj nek bazaj bezonaĵoj por vivo.

  Sed devas noti: kiam ni ĝuas iun ajn bonaĵojn, eble ni devus pensi pri aliaj homoj ĉar ankaŭ ili ŝatas tion, kaj nur ne havas kapablon por pagi.

  La servisto estis ĉiam ridetanta kiam li estis servanta por malriĉuloj, la malriĉulo ne bezonas senti humiliĝon por taso da senpaga kafo kiam li eniris kafejon. Li nur bezonis ekrigardi al la muro.

  Ni devas memori la muron.

   Notu: Homoj antaŭaĉetis kafon por tiuj, kiuj ne havas pagkapablon. Tio estis kutima ago en urbo Naples de Italio, kaj nun la kutimo cirkulis tra la tuta mondo.