Kafo sur muro

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Kafo Sur Muro

  Iutage mi babiladis kune kun mia amiko en la fama kafejo de la urbo Los-Anĝeleso, kaj gustumis kafon.

  Tiam eniris sinjoro. Sidiĝinte ĉe tablo apud la nia, li vokis serviston: “du tasojn da kafo, kaj gluu unun sur la muron“

  la maniero por voki kafon estas iom stranga.

  Ni klare vidis, ke en la telero estas nur unu tason da kafo, tamen li pagis por du.

  Tuj post kiam li foriris, la servisto gluis paperon sur la muron. Sur la papero estis skribita: Taso da kafo.

  Tiam eniris du homoj. Ili mendis tri tasojn da kafo, sed du tasoj surmetiĝis sur ilian tablon. Ili trinkis du tasojn da kafo, sed pagis por tri. Poste ili foriris.

  Servisto refoje gluis paperon sur la muron kiel antaŭe. Sur la papero estis skribita: Taso da kafo.

  Ŝajne, la kutimo estis normala ĉitie.

  Sed tio estis mirinda por ni kaj ni neniel povis kompreni.

  Ni eltrinkis kafon, kaj foriris paginte.

  Post kelkaj tagoj, kiam ni refoje vizitis la kafejon. Kiam ni ĝuis kafon, eniris homo, kiu sin vestis tre malakorde kun ĉi tiu kafejo. Ni tuj sciis, ke li estas malriĉulo.

  Li sidiĝis, ĵetis rigardon al la muro, kaj poste vokis:“tason da kafo el la muro.“

  Servisto alportis kafon al li respekteme kiel kutime. Tiu fintrinkis la kafon kaj senpage foriris.

  Mirigite, ni vidis, ke la servisto deprenis la paperon de sur la muro kaj forĵetis ĝin en korbon.

  Nun mi tute komprenis.

  La lokanoj havas respekton al la digno de malriĉuloj.

  Kafo estas bazaj bezonoj nek de socio nek por vivo. Sed oni devas memori: kiam ni ĝuas iun ajn bonaĵon, eble ni devus pensi pri aliaj homoj ĉar ankaŭ ili ŝatas tion, sed nur ne havas kapablon por pagi.

  La servisto estis ĉiam ridetanta kiam li servis al malriĉuloj, la malriĉulo ne bezonis senti humiliĝon por taso da senpaga kafo kiam li eniris kafejon. Li nur bezonis ekrigardi al la muro.

  Ni devas memori pri la muro.

   Atentu: Homoj antaŭaĉetis kafon por tiuj, kiuj ne havas pagkapablon. Tio estis kutima ago en urbo Naples de Italio, kaj nun la kutimo cirkulas tra la tuta mondo.