Juna monaĥo vendas ŝtonon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(4 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  Juna monaĥo vendas ŝtonon
 
  Juna monaĥo vendas ŝtonon
  
  Iutage, por instrui lecionon al sia disĉiplo, maljuna monaĥo donis al li tre belan ŝtonon kaj ordonis, ke li iru al legoma bazaro por vendi ĝin. Kvankam la juna monaĥo sentis tion stranga, tamen li ankoraŭ ĝojplene akceptis la ordonon. Antaŭ foriris la juna monaĥo, la maljuna instruisto diris al li kun rido: “Atentu, ke vi ne vendu tiun ŝtonon, sed nur eksponu ĝin kaj deklamu pri ĝi en la bazaro. Dume atentu, post kiom da tempo venos homo por pridemandi la prezon, kaj poste poste raportu al mi nur la prezon de la ŝtono en legoma bazaro.
+
  Iutage, por instrui al sia disĉiplo, maljuna monaĥo donis al li tre belan ŝtonon kaj ordonis, ke li iru al legoma bazaro por vendi ĝin. Kvankam la juna monaĥo sentis tion stranga, tamen li ankoraŭ ĝojplene akceptis la taskon. Antaŭ ol foriris la juna monaĥo, la maljuna instruisto diris al li kun rideto: "Atentu, ne vendu tiun ŝtonon, sed nur eksponu kaj reklamu ĝin en la bazaro. Samtempe atentu, post kiom da tempo venos homo por demandi la prezon, kaj poste raportu al mi ĝian prezon proponitan en la legoma bazaro."
  
  La disĉiplo konfuziĝis, tamen li obeeme prenis la ŝtonon kaj iris al la legoma bazaro. Tie multaj homoj rigardis la junan monaĥon per stranga rigardo. Ili pensis: “Kial ĉi tiu monaĥo vendas tiel normalan ŝtonon?Kelkaj maljunuloj el ili fervore demandis pri la prezo, kaj volis aĉeti la ŝtonon. Sed la juna monaĥo senesperiĝis, ĉar tiuj homoj volis aĉeti ĝin nur per kelkaj kupraj moneroj. Fine la juna monaĥo povis fari nenion alian ol preni la ŝtonon kaj reiri al la monaĥejo malesperiĝinte. Li diris la tutan okazaĵon al la maljuna instruisto.
+
  La disĉiplo konfuziĝis, tamen li obeeme prenis la ŝtonon kaj iris al la legoma bazaro. Tie multaj homoj rigardis la junan monaĥon per stranga rigardo. Ili pensis: "Kial ĉi tiu monaĥo vendas tiel normalan ŝtonon?" Kelkaj maljunuloj el ili fervore demandis pri la prezo, kaj volis aĉeti la ŝtonon. Sed la juna monaĥo senesperiĝis, ĉar tiuj homoj volis aĉeti ĝin nur per kelkaj kupraj moneroj. Fine la juna monaĥo povis fari nenion alian ol preni la ŝtonon kaj reiri al la monaĥejo malesperiĝinte. Li diris la tutan okazaĵon al la maljuna instruisto.
  
  La maljuna instruisto diris: “Do, morgaŭ vi prenu la ŝtonon al oraĵa bazaro, kaj demandu tieajn homojn. Same pridemandu nur la prezon de la ŝtono, sed ne vere elvendu ĝin.En la sekva tago la juna monaĥo rondiris en la ora bazaro portante la ŝtonon. Vidinte tion, rapide venis multaj homoj por pridemandi la prezon. Iu volis aĉeti la ŝtonon eĉ per 1000 taeloj da arĝento. La juna monaĥo ĝoje raportis al la majstro tiun bonan novaĵon kaj demandis, ĉu li rajtas elvendi tiun ŝtonon per tia prezo.
+
  La maljuna instruisto diris: "Do, morgaŭ vi prenu la ŝtonon al oraĵa bazaro, kaj demandu tieajn homojn. Same nur demandu la prezon de la ŝtono, sed ne vere elvendu ĝin." En la sekva tago la juna monaĥo rondiris en la oraĵa bazaro portante la ŝtonon. Vidinte tion, rapide venis multaj homoj por pridemandi la prezon. Iu volis aĉeti la ŝtonon eĉ per 1000 taeloj da arĝento. La juna monaĥo ĝojplene raportis al la majstro tiun bonan novaĵon kaj demandis, ĉu li rajtas elvendi tiun ŝtonon per tia prezo.
  
  La maljuna monaĥo iom skuis sian kapon, kaj diris al la juna monaĥo kun rido: “Morgaŭ vi refoje iros al juvela bazaro, kaj demandos tieajn homojn pri la valoro de ĉi tiu ŝtono. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin.
+
  La maljuna monaĥo iom skuis la kapon, kaj diris al la lernanto kun rido: "Morgaŭ vi refoje iros al juvela bazaro, kaj demandos tieajn homojn pri la valoro de ĉi tiu ŝtono. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."
  
  La juna monaĥo ĝisfunde perpleksiĝis, sed li ankoraŭ iris al la juvela bazaro kun la ŝtono. Li tute ne kredis, ke tieaj homoj eĉ konkure esploris tiun “magian ŝtonon”. La propnita prezo senĉese leviĝis, iu eĉ volis aĉeti ĝin per 50 mil taeloj de arĝento. Sed la juna monaĥo ankoraŭ rifuzis laŭ la ordonon de sia majstro. Vidinte, ke li ankoraŭ ne volas elvendi ĝin per tiel alta prezo, oni pli des pli freneziĝis. Ili daŭre levis la prezon: 100 mil taeloj da arĝentoj, 200 mil, 300 mil ĝisfine ili proponis al la juna monaĥo tiom da mono, kiom li volis, nur se li povus elvendis la ŝtonon!
+
  La juna monaĥo tute perpleksiĝis, sed li ankoraŭ iris al la juvela bazaro kun la ŝtono. Li tute ne atendis, ke tieaj homoj eĉ konkure esploris tiun "magian ŝtonon". La proponita prezo senĉese leviĝis, kaj iu eĉ volis aĉeti ĝin per 50 mil taeloj da arĝento. Sed la juna monaĥo ankoraŭ rifuzis laŭ la ordono de la mastro. Vidinte, ke li ankoraŭ ne volas elvendi ĝin per tiel alta prezo, oni des pli freneziĝis. Ili daŭre levis la prezon: 100 mil taeloj da arĝento, 200 mil, 300 mil ĝisfine ili proponis al la juna monaĥo tiom da mono, kiom li volis, nur se li povus elvendi la ŝtonon!
  
  La juna monaĥo malfacile sin liberigis el tiu obsedanta popolamaso. Li revenais al la monaĥejon kun la ŝtono. Rigardante la ŝvitplenan vizaĝon de la juna monaĥo, la majstro diris: “Morgaŭ vi kunportos ĝin al aŭkciejo, kaj demandos tieajn homojn pri ĝia prezo. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin.
+
  La juna monaĥo malfacile sin liberigis el tiu fanatika popolamaso. Li revenis la monaĥejon kun la ŝtono. Rigardante la ŝvitplenan vizaĝon de la juna lernanto, la majstro diris: "Morgaŭ vi kunportu ĝin al aŭkciejo, kaj demandu tieajn homojn pri ĝia prezo. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."
  
  Aŭdinte tion, la juna monaĥo neniel povis endormiĝi en la tuta nokto. Li nur plendis, ke mateniĝas tro malfrue. Finfine tagiĝis, kaj li tuj portis la ŝtonon al la aŭkciejo hasteme. Fine, la plej fama aŭkciisto en la tuta lando diris al li, ke ĝi estas tre rara gemo, kiu estas malfacile trovebla dum mil jaroj. Ĝi ja estas malofte videbla! Do la ŝtono eksponiĝis kiel plej granda trezoro. Fine iu reĝo volis interŝanĝi ĝin per tri regionoj. La juna monaĥo subite svenis ĉeloke. Poste oni portis lin kun la ŝtono al la monaĥejo per portseĝo. Vekiĝinte, la juna monaĥo diris kun plorego al la majstro: “Majstro, ĉifoje ni ege riĉiĝos!
+
  Aŭdinte tion, la juna monaĥo neniel povis endormiĝi en la tuta nokto. Li nur plendis, ke mateniĝas tro malfrue. Finfine tagiĝis, kaj li tuj portis la ŝtonon al la aŭkciejo. Fine, la plej fama aŭkciisto en la tuta lando diris al li, ke ĝi estas tre rara gemo, kiu estas malfacile trovebla dum mil jaroj. Ĝi ja estas malofte videbla! Do la ŝtono eksponiĝis kiel la plej granda trezoro. Fine iu reĝo volis interŝanĝi ĝin per tri regionoj. Informiĝinte pri tio, la juna monaĥo subite svenis ĉeloke. Poste oni portis lin kun la ŝtono al la monaĥejo per portseĝo. Rekonsciiĝinte, la juna monaĥo diris kun plorego al la mastro: "Mastro, ĉifoje ni ege riĉiĝos!"
  
  Montrante la ŝtonon, la maljuna monaĥo interrompis lian parolon kaj diris: “Fakte, ni neniam volas elvendi ĝin, sed nun vi devas kompreni, kial la formo kaj figuro de la ŝtono ne ŝanĝis de komenco ĝis nun, sed via penso kaj faro kaprice ŝanĝiĝis? Mi ordonis vin tiel fari, nur por kulturi kaj vin plialtigi vian povon koni vian propran kapablon kaj kompreni pri la aferoj. Se vi vivas en la legoma bazaro, vi havas komprenan povon nur al legomoj, kaj neniam povas koni pli altan valoron.
+
  Montrante la ŝtonon, la maljuna monaĥo interrompis lian parolon kaj diris: "Fakte, mi neniam volas elvendi ĝin, kaj nun vi devas kompreni, kial la formo kaj figuro de la ŝtono ne ŝanĝiĝis de komenco ĝis nun, sed via penso kaj faro kaprice ŝanĝiĝis? Mi ordonis vin tiel fari, nur por kulturi vin kaj plialtigi vian povon koni vian propran kapablon kaj kompreni pri la aferoj. Se vi vivas en la legoma bazaro, vi havas komprenan povon nur al legomoj, kaj neniam povas koni pli altan valoron."
  
  En legoma bazaro, ora vendejo, juvelejo kaj aŭkciejo estas sama homo, tamen iuj rigardas vin valora, kaj iuj prenis vin tre malvalora. Vera trezoro valoras nur por tiuj homoj, kiuj konas la veran valoron. Ne zorgu, kiel oni taksas vin, kaj la plej grava afero estas, kiel vi rigardas vin mem. En granda grado, vi tute povas posedi vian sorton kaj decidi propran valoron!
+
  En legoma bazaro, oraĵa vendejo, juvelejo kaj aŭkciejo estas sama homo, tamen iuj rigardas vin valora, kaj iuj prenas vin tre malvalora. Vera trezoro valoras nur por tiuj homoj, kiuj konas la veran valoron. Ne zorgu, kiel oni taksas vin. La plej grava afero estas, kiel vi rigardas vin mem. Vi tute povas libere regi vian sorton kaj decidi propran valoron!
  
 
  Efektive, tio estas simila filozofio. Eble vi estas gemo, sed vi erare elektis lokon. Influite de medio, vi opinias, ke vi mem nur taŭgas esti ŝtono premita de aliuloj.
 
  Efektive, tio estas simila filozofio. Eble vi estas gemo, sed vi erare elektis lokon. Influite de medio, vi opinias, ke vi mem nur taŭgas esti ŝtono premita de aliuloj.
  
  Memoru unu frazon: “Homo estas kreaĵo de medio. Se vi volas, estas nenion, kion vi ne povos fari.
+
  Memoru unu frazon: "Homo estas kreaĵo de medio. Se vi volas, ĉion vi kapablas fari."
  
 
  小和尚卖石头带给我们的启示
 
  小和尚卖石头带给我们的启示

Nuna versio ekde 18:57, 21 Apr. 2014

  Juna monaĥo vendas ŝtonon

  Iutage, por instrui al sia disĉiplo, maljuna monaĥo donis al li tre belan ŝtonon kaj ordonis, ke li iru al legoma bazaro por vendi ĝin. Kvankam la juna monaĥo sentis tion stranga, tamen li ankoraŭ ĝojplene akceptis la taskon. Antaŭ ol foriris la juna monaĥo, la maljuna instruisto diris al li kun rideto: "Atentu, ne vendu tiun ŝtonon, sed nur eksponu kaj reklamu ĝin en la bazaro. Samtempe atentu, post kiom da tempo venos homo por demandi la prezon, kaj poste raportu al mi ĝian prezon proponitan en la legoma bazaro."

  La disĉiplo konfuziĝis, tamen li obeeme prenis la ŝtonon kaj iris al la legoma bazaro. Tie multaj homoj rigardis la junan monaĥon per stranga rigardo. Ili pensis: "Kial ĉi tiu monaĥo vendas tiel normalan ŝtonon?" Kelkaj maljunuloj el ili fervore demandis pri la prezo, kaj volis aĉeti la ŝtonon. Sed la juna monaĥo senesperiĝis, ĉar tiuj homoj volis aĉeti ĝin nur per kelkaj kupraj moneroj. Fine la juna monaĥo povis fari nenion alian ol preni la ŝtonon kaj reiri al la monaĥejo malesperiĝinte. Li diris la tutan okazaĵon al la maljuna instruisto.

  La maljuna instruisto diris: "Do, morgaŭ vi prenu la ŝtonon al oraĵa bazaro, kaj demandu tieajn homojn. Same nur demandu la prezon de la ŝtono, sed ne vere elvendu ĝin." En la sekva tago la juna monaĥo rondiris en la oraĵa bazaro portante la ŝtonon. Vidinte tion, rapide venis multaj homoj por pridemandi la prezon. Iu volis aĉeti la ŝtonon eĉ per 1000 taeloj da arĝento. La juna monaĥo ĝojplene raportis al la majstro tiun bonan novaĵon kaj demandis, ĉu li rajtas elvendi tiun ŝtonon per tia prezo.

  La maljuna monaĥo iom skuis la kapon, kaj diris al la lernanto kun rido: "Morgaŭ vi refoje iros al juvela bazaro, kaj demandos tieajn homojn pri la valoro de ĉi tiu ŝtono. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."

  La juna monaĥo tute perpleksiĝis, sed li ankoraŭ iris al la juvela bazaro kun la ŝtono. Li tute ne atendis, ke tieaj homoj eĉ konkure esploris tiun "magian ŝtonon". La proponita prezo senĉese leviĝis, kaj iu eĉ volis aĉeti ĝin per 50 mil taeloj da arĝento. Sed la juna monaĥo ankoraŭ rifuzis laŭ la ordono de la mastro. Vidinte, ke li ankoraŭ ne volas elvendi ĝin per tiel alta prezo, oni des pli freneziĝis. Ili daŭre levis la prezon: 100 mil taeloj da arĝento, 200 mil, 300 mil ĝisfine ili proponis al la juna monaĥo tiom da mono, kiom li volis, nur se li povus elvendi la ŝtonon!

  La juna monaĥo malfacile sin liberigis el tiu fanatika popolamaso. Li revenis la monaĥejon kun la ŝtono. Rigardante la ŝvitplenan vizaĝon de la juna lernanto, la majstro diris: "Morgaŭ vi kunportu ĝin al aŭkciejo, kaj demandu tieajn homojn pri ĝia prezo. Sed ankoraŭ ne elvendu ĝin."

  Aŭdinte tion, la juna monaĥo neniel povis endormiĝi en la tuta nokto. Li nur plendis, ke mateniĝas tro malfrue. Finfine tagiĝis, kaj li tuj portis la ŝtonon al la aŭkciejo. Fine, la plej fama aŭkciisto en la tuta lando diris al li, ke ĝi estas tre rara gemo, kiu eĉ estas malfacile trovebla dum mil jaroj. Ĝi ja estas malofte videbla! Do la ŝtono eksponiĝis kiel la plej granda trezoro. Fine iu reĝo volis interŝanĝi ĝin eĉ per tri regionoj. Informiĝinte pri tio, la juna monaĥo subite svenis ĉeloke. Poste oni portis lin kun la ŝtono al la monaĥejo per portseĝo. Rekonsciiĝinte, la juna monaĥo diris kun plorego al la mastro: "Mastro, ĉifoje ni ege riĉiĝos!"

  Montrante la ŝtonon, la maljuna monaĥo interrompis lian parolon kaj diris: "Fakte, mi neniam volas elvendi ĝin, kaj nun vi devas kompreni, kial la formo kaj figuro de la ŝtono ne ŝanĝiĝis de komenco ĝis nun, sed via penso kaj faro kaprice ŝanĝiĝis? Mi ordonis vin tiel fari, nur por kulturi vin kaj plialtigi vian povon koni vian propran kapablon kaj kompreni pri la aferoj. Se vi vivas en la legoma bazaro, vi havas komprenan povon nur al legomoj, kaj neniam povas koni pli altan valoron."

  En legoma bazaro, oraĵa vendejo, juvelejo kaj aŭkciejo estas sama homo, tamen iuj rigardas vin valora, kaj iuj prenas vin tre malvalora. Vera trezoro valoras nur por tiuj homoj, kiuj konas la veran valoron. Ne zorgu, kiel oni taksas vin. La plej grava afero estas, kiel vi rigardas vin mem. Vi tute povas libere regi vian sorton kaj decidi propran valoron!

  Efektive, tio estas simila filozofio. Eble vi estas gemo, sed vi erare elektis lokon. Influite de medio, vi opinias, ke vi mem nur taŭgas esti ŝtono premita de aliuloj.

  Memoru unu frazon: "Homo estas kreaĵo de medio. Se vi volas, ĉion vi kapablas fari."

  小和尚卖石头带给我们的启示

  一日,老和尚为了启发他的徒弟,便给了他一块非常美丽的石头叫他去蔬菜市场叫卖。小和尚心里虽然感觉很奇怪,但仍欣然接受了。临行前,老和尚笑呵呵地对他的徒弟说:“注意,你不要卖掉这块石头,只要在菜市场上叫卖一下,看需要多长时间才会有人前来询问价格,然后你只要告诉我这块石头在蔬菜市场上能卖多少钱便可以了。”

  徒弟虽然疑惑不解,但还是抱着那块石头去了菜市场。菜市场上,很多人都用奇怪的眼光看着那个小和尚,他们心想:这和尚为什么在这出售如此平凡的石头呢?其中有几个善良的老人还热心上前来询问价格,打算购买那块石头。但让小和尚失望的是,那些人最多的只愿意付几个铜板来购买那块石头。最后,小和尚不得不失望地抱着那块石头回到了寺庙里,把情况原原本本说给了老和尚听。

  老和尚说:“那么,明天你抱着这块石头再去黄金市场,问问那儿的人。同样,只是问问价格,但不要卖掉它。”于是第2天小和尚抱着石头在黄金市场上转了一圈,很快就有很多人前来询问价格,甚至有人愿意出到1000两银子来购买那块石头。小和尚高兴地回报师父这令人兴奋的消息,并询问是不是应该以这样的价格出售那块石头。

  老和尚还是轻轻地摇了摇头,乐呵呵地对小和尚说:“明天,你带这块石头再去珠宝商那儿,问问那儿的人这块石头的价值.但仍然不要卖掉它。”

  小和尚感到彻底地迷茫了,但他还是抱着那块“神奇的石头”去了珠宝商那儿。他简直不相信,那儿的人竟然争先恐后地观赏那块“奇石”,报价声此起彼伏,有的竟然愿意出5万两银子。但小和尚还是遵从师父的命令。人们见他在如此高的价格面前仍,不愿意卖,更是愈发疯狂了。他们继续抬高价格:10万两银子、20万两银子、30万两银子,或者你要多少就多少,只要你卖!

  小和尚费了很大的劲才挣脱开纠缠的人群,他带着石头回到寺庙里。师父望着满头大汗的小和尚说:“明天你再把它带到拍卖行问问那儿的人这块石头的价值.但仍然不要卖掉它。”小和尚听后彻夜难眠,只恨天亮的太慢,好不容易到了天亮,他急忙捧着石头跑到拍卖行,结果全国最出名的拍卖师告诉他这是千年不遇的宝石,太难得了,这个石头也被当天做为压轴的宝物最后亮相,结果有一国国王愿意出三个城池来和小和尚交换,小和尚当场晕倒,后来连人带石头被八台大轿送回了山上,小和尚醒来后哭着对师傅说:师傅,这回咱们发大发了!

  老和尚指着石头打断他说:“其实,我们并不打算卖它,不过现在你应该明白,为什么石头的形状和外表都没有变而你的想法和做法却再三变化呢,我之所以让你这样做,主要是想培养和锻炼你充分认识自我价值的能力和对事物的理解能力。如果你是生活在蔬菜市场,那么你只有那个市场的理解力,你就永远不会认识更高的价值。”

  在菜市场,在黄金市场,在珠宝市场,在拍卖行,同样一个人,有人将你抬得很高,有人把你贬得很低,有价值的东西,只有在懂价值的人面前,才有价值。不要管别人怎么看,关键是自己怎么看自己。在很大程度,你可以掌握自己的命运,决定自己的价值!

  其实这和我们的人生是一个道理,也许你就是一个宝石,可是你却选择错了地方,而被环境影响的你认为自己只配去给人做个垫脚石,要记住一句话,人是环境的产物,只要你想,没有什么做不到的。