Impreso de Legado pri Jakatoj de 15-a kaj 16-a

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Hodiaŭ, ni kune legis du rakontojn: Mallernema Cervido kaj Cervido Sin Ŝajnigante Morta. La unua priskribis malsaĝan cervidon, kiu vagemis el la klaso de cervaj kondutoj instruitaj de sia onklo kaj estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. La moralinstruo estas: forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto. La dua priskribis saĝan cervidon, kiu lernis la artifikojn kaj strategiojn de cervoj atente kaj sukcese eskapis el la kaptilo de la ĉasisto per cervaj kondutoj, kiujn li lernis en la klaso. La moralinstruo de ĉi tiu rakonto estas: Bone lernitaj lecionoj alkondukas grandan rekompencon.

La du rakontoj esprimis similajn aferojn. Ili priskribis riĉajn detalojn pri kondutoj de cervoj. Ŝajne, la verkistoj bone konis la vivojn de cervoj kaj ĉasistoj.

Kiam ni lernantoj estas maldiligentaj, nia instruisto Majstro Miaohui ĉiam avertas nin, ke ni devas klopodi mem per nia tuta kapablo. Kontraŭe, instruisto povas helpi nenion por plialtigi niajn nivelojn de Esperanta lernado. Tiel, tiuj, kiuj malŝparos tempon kaj energion. Ni ne volas tiajn rezultojn.

Do ni devas domaĝi la medion kaj esti dankema pro la ŝanco, kiun nia instruisto provizis. Tiam, nia malamiko maldiligenteco ne povas kapti kaj mortigi nin. Malgraŭ ĉio, lernado de Esperanto estas procedoj korekti malnovajn kutimojn kaj kreskigi novajn kutimojn por ni. Laŭ ĉina tradicio, moralinstruo estas pli grava ol instruo de lingva lerteco . Nur lerni lingvon eble puŝas nin en kaptilon de aroganteco.