Glosaro de Budhismo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Glosaro

  • Agnio: Bramanisma dio de fajro.
  • arhato: arakan. Tiu, kiu jam distranĉis ĉian vivdeziron, kaj atingis la plej altan rangon de la ŝramano.
  • atmo: ĵiga, ga. Individua animo. Laŭ la budaismo oni ne devas konsideri ion al si apartenanta, precipe sian korpon, kvazaŭ si *mem. Oni krome ne akceptas ĝian koincidon kun la kosma animo (Bramo).
  • bikŝuo: biku. Tiu, kiu jam trapasis multajn religiajn ordonojn, kaj tenas la vivon kiel almozulo.
  • bramano: baramon. Bramanisma bonzo.
  • Bramo: La unua persono de la hinduisma Triunuo: Bramo, Indro kaj Viŝnuo, kiuj estas poste enkondukitaj en la budaismo kiel *dioj: Bonten, Taiŝakten kaj Biĉten.
  • Budao (= Budho): Bucu. Homo, kiu atingis la plej superan gradon de la sciado kaj klarvidado. La vorto estas ankaŭ uzata kiel alnomo de ĝotamo.
  • darmo: hô. Instruo de Budao; tuta doktrino de budaismo.
  • deva-loko: ten. La ĉielo, kie la dioj loĝas.
  • Gandarvo: Kendappa. Heterogena diaĵo de muziko.
  • Indro: Taiŝaku-ten. Hinduisma dio de milito.
  • Jogo: joga. Hindua asketismo
  • marao: akuma. Diablo aŭ satano.
  • narako: ĵigoku. Bramanisma infero. La homa animo migradas laŭ la karmo, t.e. laŭ la leĝo de senfina intereĉeno de la kaŭzo kaj *efikoj, ses vojojn unu post alia, ĝis ĝi fine atingas la nirvanon. Tiu ĉi migrado estas nomata samsaro (rinne). Jen la ses *vojoj: naraka, malsatula, bruta, asura (batalema diaĉo?), homa kaj dia.
  • nirvano: nehan. Stato de perfekta sereneco, atingebla per la kompleta neniigo de ĉia vivdeziro, per la klarvidado pri la *iluzieco de la memo. Ĝi metas finon al la ĉeno de la renaskiĝo.
  • ok-vojo: haŝŝôdô. Ok ĝustaj vojoj por senigi la suferon kaj eniri en la nirvanon. Ĝuste vidi, pensi, paroli, agi, vivi, peni, *koncentriĝi kaj stabiliĝi.
  • pravrajano: ŝukke. Tiu, kiu forlasis la hejmon por sindoni al la budaismo.
  • ratno: trezoro. 3 trezoroj = Budao, Darmo kaj Samgo (eklezio de Budao).
  • sala-arbo: ŝala-ĵu. Giganta arbo, kiu portas hele flavajn florojn bonodorajn. Estas konate, ke Ŝakjamunio eniris en la *nirvanon sub la sala-arboj en Kusinagaro (383 a.K.)
  • samsaro: rinne. ĉeno de la renaskiĝo.
  • satjo: vero. 4 veroj = Sufero, ĝia kaŭzo, ĝia senigo kaj la vojo per kies praktikado oni kapablas atingi al la senigo.
  • srota-apano: joruka. Unua paŝo al la nirvano.
  • sutro: kjô. Budaisma libro.
  • ŝramano: ŝamon. Preskaŭ samsignifa kiel bikŝuo.
  • tatagato: njorai. Alveninto de la mondo de vereco personigita.