Elaĉeti vian animon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Elaĉeti la animon

Kuŝante surlite en la mallumo, ŝi trovis, ke iu venis en la ĉambron. Evidente, tiu ne estis ŝia edzo, ĉar ŝia edzo jam iris deĵori. Reveninte ĉiufoje, li ĉiam unue ŝaltis la lampon,senbrue enĉambriĝis, brakumis ŝin, kaj poste enlitiĝis.

Pro ŝia longjara sendormeco, endormiĝo estas malfacila afero por ŝi. Do ŝi ankoraŭ ne povis endormiĝi post kiam ŝiaj familianoj jam endormiĝis delonge. Evidente, la veninto opiniis, ke ŝi jam endormiĝis.

Poste ŝi vidis, ke figuro kun tranĉilo en la mano serĉas objektojn ĉie. Tiumomente, ŝi malfermegis siajn okulojn, tamen sin tenis eksterordinare maltrankvila. Ŝi ne povis krii, ĉar en la najbara ĉambro dormis ŝia filo. Se ŝi krius, ŝi kaj ŝia filo renkontus vivdanĝeron. Ŝi vidis, ke la ŝtelisto etendis sian manon al ŝia kesto de valoraĵoj. El la kesto estis paro da jadbraceletoj hereditaj generacion post generacio al ŝi kiel edziniĝa doto de ŝia avino. Tio estas el la plej bona jado. Kvankam ili ne estas tiel multege kostaj, tamen ili estas ŝiaj trezoroj. Tamen ŝi ĉiam sin tenis silenta ĝis la ŝtelisto foriris.

Poste ŝi tuj kuris en la ĉambron de sia filo. Vidinte la filon ankoraŭ dolĉe dormantan, ŝi ne plu povis deteni siajn larmojn. Por ŝi nenio estis pli grava ol ŝia filo.

Sed okazis eksteratendita afero.

La ŝtelisto estis tuj kaptita de la gardisto, kiam li transgrimpis la muron por forkuri. Do li reaperis kun du gardistoj en ŝia halo.

Sub la lampo, ŝi vidis la junulan vizaĝon kun delikataj viloj. Li estis nur 15- aŭ 16-jara, kaj en liaj okuloj plenas de timo.

La gardisto demandis: “Ĉu tio estas viaj braceletoj?”

“Jes,” ŝi respondis.

“Ili ĵus estis ŝtelitaj de ĉi tiu ŝtelisto.” la gardisto diris.

Fakte ŝi bone sciis tion. Ŝi levis sian kapon kaj ekrigardis al la ŝtelisto, kies rigardo ŝtonigis ŝin, ĉar en la okuloj de la junulo plenas de bedaŭro, petego kaj eĉ malespero.

Tiumomente, ŝia koro subite degeliĝis.Tuj aperis en ŝi nova ideo. Ŝi diris decideme: “Bonvolu forlasi lin, li tute ne estas ŝtelisto. La braceletoj mi jam donacis al li.”

La gardistoj ege surpriziĝis, kaj en la okuloj de la junulo ankaŭ estis plena de surprizo. Li tute ne kredis, ke la situacio tute ŝanĝiĝis kaj ĝi ne plu estas ŝtelo.

“Tio estis miaj donacoj al li.” ŝi insiste.

Tiam ŝi vidis, ke en la okuloj de la junulo plenas de larmoj. Post kiam la gardistoj foriris, tiu junulo tuj genuiĝis antaŭ ŝi.

“Kial vi savis min, Sinjorino?”

Ŝi ridis, kaj diris trankvile: “Junulo, ĉar via juneco estas pli valora ol la paro da braceletoj. Mi volas elaĉeti vian perdintan animon per ili. Fakte mi tute ne endormiĝis antaŭe. Vi tenis tranĉilon en la mano, do por protekti mian filon mi ne kriis.

Larmoj tuj torentis el la okuloj de la junulo.