Ekskurseto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

   Ekskurseto

  Hieraŭ posttagmeze majstro Miaohui gvidis nin ĉiujn kursanojn al monto Qingliangshan. Monto Qingliangshan vere estas bela loko: vasta kampo, sovaĝaj jujubarboj, multaj sovaĝaj floroj kaj herboj kaj diversaj plantoj, pri kiuj mi eĉ ne scias la nomojn. Sur la monto vi povas ĝui la pejzaĝon proksime kaj malproksime. Kaj laŭ onidiro, la montaro tre similas al lotusfloro. La monto Qingliangshan estas centro de la lotusfloro. Babilante ni iris sur kampvojeto. Estis tre interse, ke iu loka kanbo gvidis sian nigran hundeton iri kun ni. Do li kaj lia hundeto ankaŭ fariĝis du anoj de nia grupo. Sur la vojeto mi kaj Chenleng precipe ŝatis la hundeton. Se ni havis ŝancon, ni ambaŭ ĉiam volis karesi ĝin. Estis bedaŭinde, ke ĝi ne tiel ĝuas la karesadon kiel ni supozis. Ŝajne ĝi nur ŝatas sian propran mastreton. Ankaŭ estis tre strange, ke la hundeto ne povas iri tiel longan vojon kiel ni homoj. Kiam ĝi ne volis daŭre iri, do ĝi kuŝis sur mezo de la vojo kaj antendis sian mastreton ĉirkaŭpreni ĝin anstataŭ iri per si mem. Tio estis tre oportune, ke ni ludis kun ĝi. Mi brakumis la hundetinon je la antaŭaj kruroj. Sed ŝajne al ĝi, ĝi ne tre ŝatas, ke framdulo ĉirkaŭprenis ĝin. Ankaŭ ĝi estis tiel peza, ke mi ne povas por ĝin en longa distanco. Fifine ni atingis la monton Qingliangshan.

  Nun ĉiuj kampoj jam estas en verdaj vestoj. Freŝverdaj tritikplantidoj kaj florantaj kolzoj kreskas en la kamparo. Kiam brizeto preterpasis, ili ĉiam klinis siajn kapojn kvazaŭ bonvenigi nian venon. Post la kampoj estas arbaro de persimonoj, kiuj nur ekburĝonis. "Oh, Manĝeblaj sovaĝaj plantoj!" la kanbo kriis: "jen tie kaj ĉi tie. Estas multaj tiaj plantoj en la kampoj." Mi nemiam vidis tiajn plantojn, do mi kolektis multajn el ili. Sed post iom da distanco, ni trovis, ke estas paksaketoj de agrokultura kemiaĵo ĉe la kampoj. "Ŝajnas al mi, ke oni jam ŝprucigis insekticidon sur la kampoj." Majstro humure diris al mi, "kaj la sovaĝaj planoj estas nemanĝeblaj. Estas pli bone, ke vi forlasis la sovaĝajn planojn ol veneniĝi pro tio." Do mia tuta penado estis vana, mi vole ne vole forĵetis la plantojn, kiujn mi ĵus pene kolektis. Kiam ni atingis la pinton de tiu ĉi monto, la belega pejzaĝo malproksima jam ŝaltis en niajn okulojn. Oh vere belega pajzaĝo: longaj ekspresaj aŭtovojoj, belaj montaroj, freŝverdaj tritikokampoj. Ni faris multajn fotojn tie.

  Post la vojaĝado ni ĝojplene revenis. La monto vere estas bela loko, kie oni ne volas forlasi.