Diskuto:Reciproka Venĝado

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Vi faris tute belan tradukon, por tiu malfacila teksto. Mi gratulas vin. Se vi ne komprenus miajn ŝanĝojn, nepre mesaĝu al mi, ĉar eble ankaŭ mi ne komprenas viajn kialojn... Ĝis relegado. --Petrochib 00:57, 7. Jan 2014 (CST)


Dankegon pro via gratulo. mi tute komprenas viajn ŝanĝojn. pri iuj vortoj mi denove ŝanĝis laŭ la senco de la ĉina lingvo.ĉar mi volas klopodi teni la sencon de la origina vorto.


Mi vidis, ke vi denove ŝanĝis "kvietiĝis" al "kvitiĝis", kiun oni prenos je figura senco. Vi certe pravis, kiam vi elektis tiun vorton, kompare al la mia. Tamen ni devas cerbumi per la Esperanta senco, por redoni la ĉinan. Ĉu vi konsentos ? Kompreneble, mi eraris, kiam mi ŝanĝis en la unua fojo: ne estis demando pri "kvietiĝado", sed vere pri "kvitiĝado". La proksimeco de tiuj du vortoj instigis min kredi pri eraro viaflanke. Estas vere malfacile korekti tekston, kiam oni ne konas la lingvon de la aliulo. Tamen mi ofte legas tekstojn, ekz. per la Esperanta RetRadio fare de Anton Oberndorfer, mi do konsilas al vi kiel eble plej legi, aŭ aŭskulti tekstojn venantajn de alilandaj samideanoj, kiel tiuj de ERR. Mi sendas al vi ligon, ĉi sube, koncerne tiun retlokon. Dankon por via atento. Mi ne vidis "implori" en mia PIV,do ĝi ne ekzistas en Esperanto. Pro tio mi reskribis "petegis", laŭ la sinonimeco de tiuj du vortoj. Jen la ligo al la radia retloko:http://esperantaretradio.blogspot.fr/?view=classic Kore --Petrochib 18:37, 7. Jan 2014 (CST)