Diskuto:Ne forlasu virton

El Vikio BRE
Redakto de 02:28, 5 Feb. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

En tiu teksteto, la verbojn oni ofte konjugaciis per malbona maniero. Ekz. la aŭtoro uzis la u-modon, sed la verbo ne esprimas ian deziron aŭ volon, kiu montriĝus per la prepozicio "por", aŭ verbo de deziro aŭ volo. Foje, la verbon oni konjugaciis per is-formo, kiam oni uzas la adverbon "ĉiam", kiu indikas, ke la ago estas konstanta, en ĉiuj tempoj, do nur la estanteco povas taŭgi ĉi tie. La lasta frazo estas deziro, do ni uzu la u-modon. Kaj ofte la konjunkcio "se" antaŭas la us-modon; pro tio mi uzis ĉi-foje tiun modon. Se vi ne komprenus miajn dirojn, mi petas, ke vi diru tion, se vi ne konsentus... Dankon por via atento! --Petrochib 02:28, 5. Feb 2014 (CST)