Diskuto:Bonaŭgura Sonĝo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi trovis la vorton "speguli", kiu estas transitiva, do mi ŝanĝis ĝin al netransitiva "speguliĝi". Ĉu vi konsentas tiun ŝanĝon ? Inverse mi trovis "kaŝigis", kie "ig" estas superflua, ĉar "kaŝi" estas transitiva. Do mi ŝanĝis la vorton por senigado de tiu sufikso. Dankon por via respondo. Kore --Petrochib 02:58, 23. Dec 2013 (CST)


Jes, vi pravas, kara amiko!


Ĉu vi vere volas plu skribi "oscedis"? Tamen, tiu ago estas "nevola spasmo por elspirado". Pro la kunteksto, mi preferus "obsedis", kiu signifas "premokupi la cerbon per fiksa ideo". Se vi ne konsentus, mi faros peton al samideano Ŝerpijo. Mi komprenas, ke vi povus dubi, ĉar la situacio de la aganto rilatas al la sendormemo. Li certe oscedis pro tiu sendormemo. Sed li tamen dume obsedis pri sia ideo, koncerne la sonĝon, kiun li faris. Mi lasas vin konkludi.

Mi ricevis klarigon de amiko Ŝerpijo, kiu indikas, ke "oscedi" estas netransitiva verbo, do ne povas havi objekton: estas stato, en kiu oni dronas dum sendormemo. Kontraŭe, "obsedí" estas transitiva kaj ricevas objekton, ĉi tie la psikon de la koncerna aganto. Ĝis --Petrochib 21:19, 23. Dec 2013 (CST)


Kion vi pensas, pri miaj sugestoj ("obsedi" anstataŭ "oscedi") aŭ miskomprenoj (Kio signifas "asuro" ?). Mi ne ricevis klarigojn. Do mi esperas, ke vi tamen bone fartus. Kore Petro


Saluton, kara amiko! Nun mi estas en urbo Xi'an kaj ankoraŭ ne revenis al nia monaĥejo. Ĉisemajne mi veturadis por havigi al mi vizon al Koreio, kie oni okazigos esperantan aktivadon en kiu mi faros prelegojn. Hodiaŭ mi revenos al la monaĥejo sukcesinte pri vizo kaj flugbiletojn.

Kiam mi verkis la novelon antaŭ pli ol dudek jaroj mi intencis uzi "oscedis" por montri la senhaltigeblan dormemon de la ĉefrolino. Sed mi ne scias precize, ĉu mi mistajpis tiam aŭ poste kiam mi publikigis la verketon en la interreton. Tamen mi konsentas pri via opinio pri "obsedi". Ĉion bonan al vi! Miaohui


Dankon por viaj klarigoj! Mi bone komprenas vian kialon. Do uzu "oscedis" laŭ via unua volo. La problemo kuŝas en tio, ke vi uzis tiun vorton transitive (kun objekto "sin") do ni forviŝos tiun pronomon dum la korektado. Mi faros tion, post tiu mesaĝado. Koran dankon. --Petrochib 19:01, 28. Dec 2013 (CST)


Mi relegis la tutan tekston kaj trovis ĝin belega. Do, vi povas disvastigi kaj disdoni ĝin, se vi volas. Mi esperas respondon de aliaj samideanoj, ĉar mi vidis, ke pluraj enskribiĝis, sed mi preskaŭ vane atendas signon de vivo. Ĉu vi povas influi ilin, por ke ili kuraĝu esprimi siajn sentojn (proprajn) aŭ priskribu tiujn de aliaj, reage al tiu teksto? Mi dankas vin pro tiu via zorgo, senhalte montrante viajn reagojn. Ĝis la relegado, koncerne viajn sentojn! --Petrochib 19:39, 4. Jan 2014 (CST)