Diskuto:Al mia paĉjo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi trovis tiun rakonton tute ĉarma, ĉar mi same travivis tion. Do mi donis al mi la rajton ŝanĝi kelkajn vortojn, kiuj al mi ŝajnis eraraj, kiel manko de oportuna litero, kiu ne multe difektas la kompreneblecon, sed tamen ne estas ĝustaj. Do, mi petas pardonon pro tio kaj kaptas la okazon por diri, ke kiam mi trovos reĝustigon viaflanke, ekz. en via freŝa teksto pri Esperanto kaj Budhismo, mi ŝanĝis "trasigebla" al "transirebla", sed poste vi revenis al nura *"transigebla", kio estas tute komprenebla. Mi do respektos vian decidon, koncerne tiun elekton. Ni tamen devos uzi kodon, kiam ni konscias pri "ripetita eraro", ekz. signalo "*" antaŭ la koncerna vorto, kiel mi ĵus faris. Mi uzis la vorton "signalo", por montri, ke la afero kuŝas en "reflekso", kaj ne "per inteligenta klarigo", se mi uzus la vorton "signo". Vidu la klarigon, sub la PIVa vorto "signalo", en rimarketo. Ĉu vi konsentas ?