Diskuto:7. Malsaĝulo nomas aliulon kiel sian fraton

El Vikio BRE
Redakto de 03:24, 23 Jul. 2014 de Petrochib (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Laŭ la teksto, "ŝuldi" fakte estas "havi ŝuldon". Sed, aliflanke, mi ne komprenas la titolon: kion signifas "nomi"? Mi havas kutimon, ke mi nomu la verbon per la infinitiva formo. Do "nomi" prezentas la agon "nomado". Do kiel rolas "malsaĝulo" en pozicio de subjekto antaŭ "nomi"? Mi preferus la frazon "Kiam malsaĝulo nomas aliulon kiel sian fraton". Ĉu la frazo pli kompreneblas ? Mi esperas respondon! Kore Petro --Petrochib 02:01, 28. Jan 2014 (CST)


Jes, "Malsaĝulo nomas aliulon kiel sian fraton" aŭ "Malsaĝulo nomanta aliulon kiel sian fraton" estas pli bona ol mia antaŭa frazo..


Jes, vi pravas. Ankaŭ mi komprenis, ke la ĉina lingvo estas tro "simpla" por ni Esperantistoj, kiuj kutimas nomi agojn per konjugaciaj verboj. Ni povas kompreni la titolon, sed per Esperanta vesto, la frazo aspektas pli rekonebla por ĉiuj tutmondaj samideanoj. Sed mi ne volas tro paroli. Fakte, kiu ajn estu la lingvo, komprenado estas afero de "klopodo por kompreni".