Diskuto:61. La kreaĵo de brama disĉiplo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Kio estas "piŝaĉo"? Mi ne trovis tiun vorton. Dankon por via klarigo.


Mi vidis la vorton en la forumo. Mi dankas por la klarigo, sed mi ne konsentas kun alia vorto "telerkresto", ĉar estas ĝusta vorto, kiu, laŭ la foto aŭ desegno, priskribas tiun aĵon: "stupao" aŭ relikvujo. Elektu mem la vorton plej internacian, kiu pli taŭgos, laŭ mia scio.


Dankon por via opinio! Fakte ankaŭ mi ne estas tre kontenta kaj memfida pri la "telerkresto", kaj esperas, ke ni trovos pli bonan tradukon.

Miaohui


Dankon por via taksado, sed vi ne parolis pri miaj sugestoj. Kion vi opinias pri "relikvujo", ekzemple? "telerkresto", laŭ mi, ne estas sufiĉe elvokanta la ĝustan priskribon. Eble "pagodo" prezentiĝas en la PIV, kiel "kulta turo budhisma". Ĉu vi povus montri tion per foto, kiel vi faris por "telerkresto"? Mi trovis alian vorton: "ĉorteno"‧ Mi metas ĝin en la forumon, kun la difino de MEV.