Diskuto:34. Porti dolĉan akvon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Kio estas "joĝano" ? Mi supozas, ke ĝi estas landa mezuro pri longo. Eble uzu pli fakan vorton, kiel "longo" aŭ "distanco". Koran dankon por la klarigo. --Petrochib 16:22, 13. Apr 2014 (CST)


Dankon por via atentigo, kara amiko! Tio estas prova konvertita vorto el sanskrito “yojana”. Ĝi estis ambigua unuo signifanta distancon de unutaga marŝo farante de la reĝo kaj la armeo. Laŭ la ĉina vortaro ĝia longeco estas 40, 60,kaj 80 kilometroj. La vorto ne troviĝas en la PIV kaj aliaj vortaroj esperantaj ĉe mi. Ĉu vi povos trovi la pli ĝustan tradukon en viaj vortaroj?


Laŭ mia scio, estas "leŭgo", kiu longas proksimume 4 kilometrojn. Alia vorto "versto" kiu egalas 1.067 metrojn. Mi plu serĉos poste. Dankon por la klarigo.