Diskuto:2.27-34

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

En tiu teksto, mi trovis "nipana" kaj "noumeno", kiujn mi ne komprenis. Ĉu vi povas klarigi al mi pri kio ili temas? Mi respekte antaŭdankas por tiu klarigo. Ĝis remesaĝado! --Petrochib 20:30, 19. Maj 2014 (CST)


Dankon por viaj atentigo kaj korektado, kara amiko.

"Nipana" estas mia mistajpita vorto, kiu devas esti "nirvano".

Mi trovis la signifon de "noumeno" el PIV kaj publikigis ĝin en la forumo: http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,469.0.html

Laŭ PIV:

noumen/o Φ Objekto de pura pensado aŭ de racia intuo, senigita je ĉiuj sensaj elementoj: Kantio asertas, ke, kvankam la noumeno malhavas ĉian econ de fenomeno, ĝi estas la plej praktika realo en la konscio pri devo. Ĉion bonan al vi!

El Miaohui


Mi forviŝis "modifi mesaĝon" en via antaŭa mesaĝo. Tiujn vortojn, mi ne vidis kiel logikaj en la kunteksto! Mi kaptas la okazon por atentigi vin pri la prelego de Humprey TONKIN, pri la verkaro de Marjorie BOULTON, kiu aŭtoris pri multaj poemoj, perfektaj en ilia stilo. Jen la adreson, por trovi la ligon al mia komento, kiu parolas pri videaĵo, por aŭskulti la prelegon: www.pola-retradio.org elsendo de la 13a de majo, dua komento (16a de majo) kun la ligo al la koncerna video. Dankon por la helpo pri la "fuŝaj" vortoj! Fakte, mi ne serĉis "noumeno", kiu ŝajnis ege stranga al mi, vere!


Mi vidis, ke vi ŝanĝis "noumeno" al "esenco" kaj vi pravas. Estas pli bone se ni havas malpli da vortoj por paroli. Tiun tekston mi sufiĉe bone komprenas nun, kvankam ĝi estas malfacila, vere! Kore Petro