Diskuto:2-3. La Rakonto de Culapantaka

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Mi bone komprenis tiun tekston, sed en unu loko mi ne komprenas kiu estas "tiu", kiun mi skribis per kursivaj literoj en la frazo: "Li do radiis kaj vidigis al Culapantako, ke antaŭ tiu li sidas kaj diras: "Ne nur la tuko malpuriĝis pro polvo, en homo ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto." Antaŭ la frazo, estis nur unu persono: nome la "Budho", do mi deduktis, ke la persono, kiu sidas antaŭ Culapantako estas la Budho mem, kiu poste diras la reston de la frazo. Mi esperas, ke mi ne eraru. Do mi petas vin klarigi pli detale tiun punkton. Dankon. Relegante, mi trovis, ke, fakte, tiu estis Culapantako mem, ĉar tiu vorto estas la unua, kiu povas referenci al tiu kaj ne la Budho. Sed vi vidas en kia dubemo mi estas... Amike --Petrochib 16:55, 25. Jan 2014 (CST)


Dankon por via atentigo, kara amiko. Mi volis anstataŭigi Culapantako per tiu, tamen ni certas, ĉu la metodo estas prava. el Miaohui


Fakte, tiu ne estas sufiĉa en tiu okazo. Se vi volas referenci al la pli proksima persono, mi opinias, ke mankas "ĉi" por reliefigi la aferon, por montri, ke Culapantako estas fakte "tiu ĉi"! Sed en tiu temo de "demonstrativa" vorto, mi "kuŝas en nebula areo";-) Kore --Petrochib 20:16, 25. Jan 2014 (CST)


Vi pravas, kara amiko. Tamen kiel vi opinias pri la subaj frazo?

"Li do radiis kaj vidigis al Culapantako, ke antaŭ la lasta li sidas kaj diras: "Ne nur la tuko malpuriĝis pro polvo, en homo ankaŭ ekzistas polvo. Nur per forigo de la malpuraĵo oni povas atingi sian celon kaj fariĝi arahanto."

En la frazo mi anstataŭigis "tiu" per "la lasta" por aludi Culapantako.


Mi konsentas pri la uzo de "la lasta". Mi eĉ dirus "ĉi-lasta", kiu estas uzebla, laŭ PIV (ankaŭ kun tiuj vortoj: kune, sube, apude, foje, rilate, flanke, tiea, landa, jara ktp.) Ekz. en via "lasta" frazo (antaŭa alineo), vi povas diri: "kiel vi opinias pri ĉi-subaj frazoj" Jen frazoj, aŭ esprimoj, kiuj helpos nin plibonigi nian stilon... Kore Petro


Mi aldonas frazon por atentigi vin pri via antaŭlasta alineo: "Dankon por via atentigo, kara amiko. Mi volis anstataŭigi Culapantako per tiu, tamen ni certas, ĉu la metodo estas prava. el Miaohui" Ĉu vi volis skribi: "tamen mi ne certas, ĉu la metodo estas prava."? Ankaŭ mi, ofte dubas en miaj esprimoj! Kore Petro