Diskuto:2-2.La rakonto de bankisto Kumbagosako: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 17: Linio 17:
 
Ĝis remesaĝado!
 
Ĝis remesaĝado!
 
--[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 20:16, 10. Jan 2014 (CST)
 
--[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 20:16, 10. Jan 2014 (CST)
 +
 +
----
 +
Mi ricevis amikan reagon de mia amiko Ŝerpijo, kiu konfirmas, ke "investigi" ne estas Esperanta! Ni uzu "esplori" aŭ "enketi", kiuj estas bonaj redonoj de tiu angla vorto "investigate". "investo" rilatas al tute alia afero, kiu estas bone difinita en la PIV. Dankon, por via konsenta reago, en tiu temo de anglaj vortigoj, ne taŭgaj en tiu kazo!
 +
Samideane.
 +
--[[Vikipediisto:Petrochib|Petrochib]] 02:18, 11. Jan 2014 (CST)

Kiel registrite je 02:18, 11 Jan. 2014

Saluton, samideano. Mi ŝanĝis kelkajn vortojn en tiu teksto, ekz. "agnoskis" al "konfesis", ĉar mi trovis tiun vorton pli taŭga en tiu afero. Fakte "agnoski" pli rilatas al afero iomete leĝa, sed figure ĝi tamen taŭgos. Mi elektis "konfesi" por levi la dubon en tiu kazo. Ĉu vi konsentos kun mi ? Alian verbon mi trovis, nome "investigi". Mi ŝanĝis ĝin al "esplori", ĉar en tiu mona afero, oni povas erari en la senco de "investo". Mi konas la vorton "investigi" (tr.), sed ne trovis la sencon "esplori" en ĝia difino. Eble, estas manko en la difino, mi ne scias. Ĉu vi vere volis uzi tiun verbon en tiun sencon ? Amike --Petrochib 18:18, 10. Jan 2014 (CST)


Saluton,kara amiko! Vi faris tute bone. "investigi" estis mia eraro veninta el la angla "investigate", kiu signifas "enketi, esplori kaj similaj". Dankon por via korekto.La aliaj korekto de vi ankaŭ estas ĝustaj. Ĉion bonan al vi! Miaohui


Dankon por via aprobo. Mi skribis al amiko Ŝerpijo, sed mi scias, ke li konsentas kun ni. Vi prave konstatis, kiel ni povus erari. Mi konas eraron venintan de germana samideano, kiu parolis pri "transparenta" afero, en la senco "travidebla", sed li paŭsis "transparent" el sia lingvaĵo por doni tiun vorton tute fremda al nia internacia lingvo. Dankon por via atento kaj subteno. Do ni konservu niajn vortigadojn, ĉu jes ? Unu plia problemo: ĉu vi vidis, ke via antaŭa mesaĝo ne gûste montriĝas ? Mi povis legi ĝin nur en la redakta fenestro. Kio okazis ? Ĉio nun estas en ordo. Laŭ mi "spaco" neintence intermetiĝis! Ĝis remesaĝado! --Petrochib 20:16, 10. Jan 2014 (CST)


Mi ricevis amikan reagon de mia amiko Ŝerpijo, kiu konfirmas, ke "investigi" ne estas Esperanta! Ni uzu "esplori" aŭ "enketi", kiuj estas bonaj redonoj de tiu angla vorto "investigate". "investo" rilatas al tute alia afero, kiu estas bone difinita en la PIV. Dankon, por via konsenta reago, en tiu temo de anglaj vortigoj, ne taŭgaj en tiu kazo! Samideane. --Petrochib 02:18, 11. Jan 2014 (CST)