Diskuto:1. 9-14: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 26: Linio 26:
  
 
Miaohui
 
Miaohui
 +
 +
----
 +
Vi ege bone redaktis. "Subjektivo" ne estas ĝusta: prefere uzu "subjekto" (koncerna difino estas : tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo, aŭ estas rn la stato, kiun montras la ĉefverbo)
 +
Koran saluton

Kiel registrite je 17:01, 5 Mar. 2014

Mi volis ŝanĝi la tekston "enpensigi" al "enpensiĝi", sed mi poste konsciis pri ebla eraro miaflanke, ĉar "pensi" estas ja netransitiva, do mi nun serĉas, kion vi volis esprimi. Mi vidis la grandan zorgon, per kiu vi tre atente konsideras tiun tekston. Kiam mi akiros plenan fidon, mi sciigos tion al vi. Kore Petro --Petrochib 20:58, 3. Mar 2014 (CST)


Dankon por via atenta helpo, kara amiko! Mi intencis esprimi, ke la fenomenoj... kortuŝis lin, kaj faris lin pensi. do mi uzis "pensigi" kaj "enpensigi". Kvankam ankaŭ mi volas fari la tradukon laŭeble plej bona, tamen en ĉi ankoraŭ estas iom da mankoj pro mia mallerteco en esperanta aplikado. Eble ni povos fari pli bonan modifon post la tradukado de la tuta libro. Ĉion bonan al vi!

Miaohu


Kutime, ni uzas ig-vortojn kiam estas objektoj post la verbo. Do, kiun objekton vi volis montri per la verbo "pensigi"? Oni ankaŭ povas uzi opinii, kiu signifas havi opinion, do estas transitiva. Pensado estas stato. Oni pensas pri io aŭ al iu, sed oni opinias tion (jen la objekto) neebla aŭ nefarebla. Ĉu mi plibonigis vian senton pri tio? Gramatikaj aferoj estas kompleksaj, ĉar ili tuŝas la sentojn, aldonante iom da senco, kiu respondas al la logiko. Kiam vi uzas logikon, vi akiras sencon. Do la uzo ludas gravan rolon. Por plibonigi vian logikon, uzu PMEGramatikon, kiu praktike difinas gramatikajn vortojn aldonante prefikson kiel O-vorto aŭ E-vorto. Multaj verboj estas klarigitaj en sia uzo, estiel transitiva, aŭ ne.[[1]] provizos al vi la necesajn informojn. Kuraĝon por la studo! Ĝis baldaŭ! Petro


Dankon por via atento, kara amiko!

En la frazo "Lin forte kortuŝis kaj enpensigis multaj fenomenoj, kiujn li observis, kiel ekzemple, malsataj, soifaj kaj lacaj kamparanoj laborantaj sub la arda suno, ŝvitantaj kaj spiregantaj bovoj batataj dum sia plugado, luktoj inter serpentoj, insektoj, birdoj kaj bestoj sub la leĝo de ĝangalo, malbela kaj senforta maljunulo, ĝemanta kaj suferanta malsanulo, kaj mortinto en la funebra ceremonio kun familianoj kaj amikoj plorantaj malantaŭe. Ĉiuj tiuj aferoj pensigis al li pri la problemo, kiel liberiĝi el la mondaj suferoj." La objekton "lin" mi metis en la antaŭo de la frazo, ĉar la subjektivo estas tro longa. Se la frazo estas malfacile komprenebla, mi faros modifon kaj ŝanĝos esprimmanieron kiam mi faros refojan modifon.

Ĉion bonan al vi!

Miaohui


Vi ege bone redaktis. "Subjektivo" ne estas ĝusta: prefere uzu "subjekto" (koncerna difino estas : tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo, aŭ estas rn la stato, kiun montras la ĉefverbo) Koran saluton